Carranque

Carranque
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45216
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Marco Antonio Caballero Rodríguez
Demografio
Loĝantaro 4 067  (2010)
Loĝdenso 162,68 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 10′ N, 3° 54′ U (mapo)40.170833333333-3.8969444444444Koordinatoj: 40° 10′ N, 3° 54′ U (mapo) [+]
Alto 665 m [+]
Areo 25 km² (2 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Carranque (Hispanio)
Carranque (Hispanio)
DEC
Situo de Carranque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carranque [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Carranque en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Carranque [karAnke] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio

La termino "Carranque" devenas el antaŭromia prefikso "kar", kiu signifas ŝtonon, plus la sufikso, same antaŭromia, "anke", kiu referencas al loko ŝtoneca. Antikve nomiĝis Carranque de Suso, por distingo el alia setlejo najbara nome Carranque de Yuso. Suso kaj yuso estis terminoj jam neuzataj kiuj signifas supre kaj malsupre respektive.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Carranqueños. La censita populacio en 2010 estis de 4.067 loĝantoj kaj la denseco estas de 162,68 loĝ/km². El la komenco de la 20a jarcento estis ĉirkaŭ milo da loĝantoj, sed poste oni malpliiĝis ĝis 700 ĉirkaŭ la 1970-aj jaroj; poste la populacio kreskis multege ĝis 4,000 loĝantoj ĉirkaŭ 2010.

Situo

Carranque situas en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 665 m; je 41 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 35 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 25 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°10′15″ N 3°53′49″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas en la komarko de La Sagra kaj limas kun la municipaj teritorioj de Batres, Serranillos del Valle kaj Griñón en la provinco de Madrido, kaj kun Ugena, Illescas, El Viso de San Juan kaj Casarrubios del Monte en la provinco de Toledo.

Tra ĝia municipa teritorio fluas la rivero Gvadaramo, kaj diversaj rojoj enfluas en ĝin.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio

Ruinoj de la baziliko.

En 1085 Alfonso la 6-a konkeris la zonon kaj komencis la reloĝadon, unue en Carranque de Yuso sed poste oni movis pro sankialoj al pli alta zono nome Carranque de Suso.

La vilaĝo apartenis al la ordeno de la Templanoj sed poste ĝi apartenis al la Ordeno de Sankta Johano kiam en 1140 Alfonso la 7-a donis al ili la posedon de la kastelo de Olmos.

En 1509 formiĝis unuiĝon pri arbaroj kaj paŝtejoj inter la vilaĝoj El Viso, Carranque kaj Palomeque kaj la komandoro Iñigo López de Ayala. En la dua duono de la 16a jarcento la vilaĝo dependis administre de El Viso.

Notoj

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.