Maqueda

Maqueda
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Komarko de Torrijos
Poŝtkodo 45515
Politiko
Urbestro Esteban Ríos Martín
Demografio
Loĝantaro 563  (2011)
Loĝdenso 7,22 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 4′ N, 4° 22′ U (mapo)40.064722222222-4.3716666666667Koordinatoj: 40° 4′ N, 4° 22′ U (mapo) [+]
Alto 495 m [+]
Areo 78 km² (7 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Maqueda (Hispanio)
Maqueda (Hispanio)
DEC
Situo de Maqueda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maqueda [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Maqueda en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Maqueda [makEda] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio

La termino "Maqueda" devenas, laŭ la radiko mkd, de la araba "Maqqada", kiu signifas 'establa', 'firma', 'fiksa'.[1] Aliaj fakuloj ne samopinias kun tiu interpreto. Tiele Corominas opinias ke devenas el araba, sed el radiko kyd, tio estas Maqueda el Makîda kiu signifus 'fortikaĵo', 'strategia', 'ruze konstruita'.[2]

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Maquedanos. La censita populacio en 2011 estis de 563 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,22 loĝ/km².

Situo

Maqueda estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 501 m; je 45 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 80 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 78 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°3′53″ N 4°22′18″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas situanta «sur monteto kaj ties deklivaroj, ĉe la rojo samnoma kaj ĉe la ĝenerala ŝoseo de Ekstremaduro».[3] Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Escalona norde, Quismondo kaj Santa Cruz del Retamar nordoriente, Portillo de Toledo oriente, Novés sudoriente, Santo Domingo-Caudilla sude, Santa Olalla sudoriente kaj Hormigos okcidente, ĉiuj de la provinco de Toledo.

Tra la municipo fluas la rojoj Molinillo (Muelejeto) kiu enfluas en tiu de Gualavisa, kaj tiu kun tiuj de Aljama kaj Prada, en Grande.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio

Estas restaĵoj de epoko de la Romia Imperio.

La loko estis konkerita de la reĝo Alfonso la 6-a en 1083. Ĝi estis ĉefloko de la Komunumo de Maqueda. En 1177 ĝi estis donata al la Ordeno de Kalatravo fare de Alfonso la 7-a.

Karlo la 1-a kreis la Duklandon de Maqueda en 1530 por Diego de Cárdenas, superulo de Leono, kaj Teresa Enríquez.

Ĉirkaŭ 1500 la praavo patrina de Cervantes, Diego Sánchez de Cortinas, postenis kiel provoso en la fortikaĵo de Maqueda.

En 1780 incendio detruis tute la monaĥinejo de Franciskaninoj kiuj devis translokiĝi al alia de la sama ordeno en La Puebla de Montalbán.[3]

La vilaĝo apartenis dekomence al la provinco de Madrido sed poste pasis al la provinco de Toledo post la reformo de Floridablanca de 1787.

Monumentoj kaj interesaĵoj

Kastelo de la Vela.
  • Kastelo de la Vela: impona kaj tre bone konservata.
  • Preĝejo Sankta Maria de la Alkazaroj, de stilo gotiko mudeĥara. Ambaŭflanke troviĝas du arkoj, nome la pordegoj de la antikva murego.
  • Pordego ĥalifa.
  • Turo de la Vela: same kiel la arkoj de la preĝejo, restoj de la murego.
  • Pilorio de la Vilaĝo.

Referencoj literaturaj

La dua ĉapitro de la novelo Lazarillo de Tormes (1554) okazas en Maqueda, kie Lázaro eniras al servo de kleriko.

Notoj

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝoj 219-220, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Corominas, Joan, Onomasticon Cataloniae, Barcelona, 1995, Curial Edicions Catalanes. La Caixa, 8 volumenoj.
  3. 3,0 3,1 Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumeno XI, paĝo 207

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.