Cazalegas

Cazalegas
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montaro de San Vicente
Poŝtkodo 45683
Retpaĝaro Web de Cazalegas
Politiko
Urbestro Amando Blanco Carrasquilla
Demografio
Loĝantaro 1 842  (2011)
Loĝdenso 61,4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 0′ N, 4° 41′ U (mapo)40.007777777778-4.675Koordinatoj: 40° 0′ N, 4° 41′ U (mapo) [+]
Alto 440 m [+]
Areo 30 km² (3 000 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Cazalegas (Hispanio)
Cazalegas (Hispanio)
DEC
Situo de Cazalegas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cazalegas [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Cazalegas en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Cazalegas estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio

La termino "Cazalegas" povus deveni el vorto de keltoj "caçaliecas". En 1156 aperas laŭ nomo de "Faztalegas" (eble popola korupto pro "faru tolsakojn") kaj komence de la 16a jarcento kiel "Caçalegar" kaj "Caçalegal".

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Cazalegueños [kazalegEnjos]. La censita populacio en 2011 estis de 1.842 loĝantoj kaj la denseco estas de 61,4 loĝ/km².

Situo

Cazalegas estas situa en la nordokcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montaro de San Vicente en la nordokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 440 m; je 70 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 30 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°00′28″ N 4°40′30″ Ok.

Geografio

La municipo troviĝas situanta sur monteto ĉe la valo de la rivero Alberĉe. Ĝi apartenas al la komarko de la Sierra de San Vicente, en la Teroj de Talavera, kaj limas kun la municipaj teritorioj de San Román de los Montes, Castillo de Bayuela, Lucillos, Talavera de la Reina kaj Pepino. La municipo situa sur monteto karakteras pro klimato kontinenta kun malvarmaj vintroj kaj nebulaj kaj someroj ege varmaj. Ĝi posedas riĉan flaŭron ĉe la bordoj de akvorezervejo, komponita de poploj, ulmoj, tremoloj, akvoplantoj ktp., nome taŭga observejoj de birdoj (birdumo), ĉefe akvobirdoj kaj migrantaj kiaj ardeoj, kormoranoj, anseroj, anasoj kaj rabobirdoj kiaj falkoj, agloj aŭ la Marĉa cirkuo.

En tiu teritorio troviĝas la akvorezervejo de Cazalegas, kiu kolektas akvon el la rivero Alberĉe. Ĝi estis konstruata en 1949, havas areon de 150 ha kun enhavkapablo de 7 Hm³.

Panoramo de la placo de Cazalegas.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio

Oni diras, ke la loko devenas el la antikva romia urbo de Kazalia, kvankam ne estas konfirmo. Dum sekigo de la tereno por la konstruo de la akvorezervejo oni trovis skribŝtonojn kun restoj malfruromiaj kaj de visigotoj. La araboj eble havis kampardomojn por profiti la riĉon de la tero kaj post la konkero de tiuj teritorioj en 1083 fare de Alfonso la 6-a ili estis profitataj kiel terkultivejoj por la loĝantoj de Talavera de la Reina. El antikveco atestas du turoj, unu alta el briko kaj ŝtono, kaj aliaj pli malalta, kun ventomontrilo, de jaroj 700-aj.

La riĉo en ekonomio kaj turismo venis en 1949 kiam ekfunkciis la akvorezervejo de Cazalegas, ene de la irigaciaj planoj realigataj de la diktatora registaro de Franco. Krom la kresko de kultivoj la strandoj iĝis grava distrejo, sportejo kaj amuzejo de la populacio, kaj grava allogilo por interna turismo.

La populacio duobliĝis el 600 al 1200 dum la 20-a jarcento.

Notoj


Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.