Pantanalo
Pantanalo, portugallingve Pantanal (laŭlitere "marĉaro"), estas grava malsekejo kaj ekosistemo de Sudameriko. Ĝi estas la plej granda kontinua malsekejo en la mondo, kun proksimume 180 mil km². Ĝi okupas la centron de Brazilo (parto de Mato Grosso kaj Mato Grosso do Sul) kaj nordo de Paragvajo kaj okcidento de Bolivio (kie oni nomas ĝin Chaco [ĉako] hispanlingve). Unesko konsideras ĝin monda natura heredaĵo kaj biosfera rezervejo. Laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj de la Nacia Geografia Societo, temas pri tersupraĵa ekoregiono el la neotropisa ekozono kiu biome apartenas al inunditaj herbejoj kaj savanoj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono "pantanalaj inunditaj savanoj". GeografioLa pantanalo estas ebenaĵo kun ĉ. 179 300 km², el kiuj 78% troviĝas en Brazilo. Ĝi estas la plej granda kontinua malsekejo en la mondo.[1] Malgraŭ la noma signifo "marĉaro", ne estas multaj marĉoj en la ekoregiono. En brazila Pantanalo estas dek subregionoj :
Komence, la ekoregiono estis interna maro kiu sekiĝis milionoj da jaroj antaŭ hodiaŭ. Restis ebenaĵo plena de montetoj kaj malfundaj depresioj. Tra ĝi kuras multaj riveroj de la baseno de rivero Paragvajo. La ĉefaj riveroj de la ekoregiono estas :
Estas du sezonoj: pluva kaj seka. Dum la seka sezono (majo-oktobro) aperas kampoj, kaj la riveroj revenas al siaj kursoj. Dum pluva sezono (novembro-aprilo), la riveroj eliras siajn enfluejojn kaj Pantanalo fariĝas interna lagego kaj la montetoj iĝis insuloj. La flaŭro kaj faŭno de la regiono estas riĉegaj. KonservadoLa Pantanalo inkludas gravegajn ripozejojn por migraj birdoj, vartejojn por akvobestoj, nutrofontojn por migraj fiŝoj kiel Piaractus mesopotamicus, kaj rifuĝejojn por terbestoj kiel la kajmano Caiman crocodilus yacare, cervoj, kaj pantanalaj jaguaroj.[2][1] La plejparto de la specioj ne estas minacataj pro la relative malalta proporcio de senarbigo ĉe indiĝenaj arboj (malpli ol 17%).[3] ProtektejojPartoj de la Pantanalo estas jure protektata. La tri plej grandaj protektejoj esta Nacia Parko Otuquis en Bolivio, apud la trilanda punkto inter Bolivio, Brazilo, kaj Paragvajo kun 9034 km², Nacia Parko Matogrosa Pantanalo en Brazilo kun 1350 km², kaj Nacia Parko Rivero Negro en Paragvajo kun 1238 km². Global Nature Fund kaj la brazila naturprotekta organizaĵo Ecotrópica nomumis la Pantanalon kiel Protektatan Lagon de la Jaro 2007. Nacia Parko kaj Integre Mastrumata Natura Areo Otuquis estas nacia parko de Bolivio. La enirejo estas en la urbeto Puerto Suárez. En 2002 la tuta bolivia parto de la pantanalo estis metita sub protekton de la Interkonsento de Ramsar. La bolivia registaro promesis zorge kontroli la riskon de efikoj al la medio dum la planado de konstruprojektoj (kiel akvovojoj, ŝoseoj, drenaj kaj akvumaj kanaloj, kaj oleaj kaj gasaj duktoj).[4] La brazila Parko Matogrosa Pantanalo estis fondita en septembro 1981 kaj situas en la municipo Poconé en la sudokcidenta ekstremo de la ŝtato Matogroso en la centra okcidento de Brazilo, inter la elfluejoj de Baía de São Marcos kaj la Rivero Gurupi. Ĝi deklariĝis Loko de Internacia Graveco sub la Interkonsento de Ramsar la 24-an de majo de 1993. En 2000 Unesko nomumis la Nacian Parkon Matogrosa Pantanalo kun tri apudaj privataj protektejoj de Ecotrópica kiel Mondan Heredaĵon. La totala areo deklarita kiel Monda Heredaĵo estas 1878 km², tio estas 1,3 % de la brazila Pantanalo. Ĝi inkludas la fontojn de la riveroj Cuiabá kaj Paragvajo.[5] En la sama jaro Unesko deklaris la tutan brazilan parton de la Pantanalo biosfera rezervejo.[6] La Privata Naturheredaĵa Rezervejo SESC Pantanal (Reserva Particular do Patrimonio Natural SESC Pantanal) estas private posedata rezervejo en Brazilo fondita en 1998 kun areo de 878.7 km². Ĝi situas en la nordorienta Pantanal Poconé, proksime al la Nacia Parko Pantanalo. Ĝi estas miksaĵo de permanentaj riveroj, sezonaj fluejoj, permanentaj kaj sezonaj dolĉakvaj inundejaj lagoj, arbustaraj malsekejoj, kaj sezone inundataj arbaroj, ĉiuj protektataj. Ĝi estas deklarita Loko de Internacia Graveco sub la Interkonsento de Ramsar. Bildaro de faŭno
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
|