Optatus Paul
| Optatus Paul | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 26-an de marto 1746 en Cvikov | |
| Morto | 14-an de novembro 1819 (73-jaraĝa) | |
| Profesio | ||
| Okupo | pastro • monaĥo vd | |

Optatus PAUL (naskiĝinta la 26-an de marto 1746 en Cvikov, mortinta la 14-an de novembro 1819) estis bohemia teologo kaj romkatolika pastro. Li estis la 43-a kaj lasta abato de la konvento de Neuzelle. Famis li kiel predikisto.
Vivo
Estante filo de buĉisto kaj gastejestro li frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj en Prago. De 1770 li estis novico kaj faris la votojn monaĥajn en decembro 1771. Ĝis 1775 li studis teologion en Prago, la ordinacio estis en 1776. En Neuzelle kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj li animzorgantis por la katolika diasporo (de Malsupra Luzacio kaj Brandenburgio) inter 1777 kaj 1796. Poste li estis kapelano en la monaĥinejo de Marienstern. Finfine oni elektis lin abato en julio 1803, kun negranda plimulto.
Li regadis dum malfacila tempo ĉar la Franca Revolucio neniigis la ordenan estraranon en Cistercio. La Regna deputacia fina akto malaktivigis ĉiujn ekleziajn regujojn, la bohemia ordena provinco iĝis torso kaj pluse minacadis la armeo de Franclando. Paul bone organizis diversajn necesajn riparojn ĉeklostrajn sed ne kapablis krei veran unuanimecon inter la monaĥoj de Neuzelle.
En 1813 la milito ekis reali en Neuzelle kaj en 1815, post la Viena kongreso, Prusio ricevis la margraflandon Malsupra Luzacio. Kio aŭtomate signifis la neniigon de la klostro de Neuzelle, malgraŭ diversaj protestleteroj kaj sendo de mesaĝistoj. Post februaro 1817, kiam la klostra vivo ĉesis, Paul rajtis daŭre loĝi en la eksa monaĥejo. Li estis entombigita en novembro 1819 en la porabata kripto de la Jozefo-kapelo. Cetere, en 2018 revenis klostra vivo danke al frokuloj el Monaĥejo Heiligenkreuz.[1]
Literaturo
- Martin, Erwin: Abt Optatus Paul. Ĉe: Mittheilungen des Nordböhmischen Excursions-Clubs. Unua kajero, marto 1902, 25-a jarkolekto p. 1-24
- Mauermann, Franz Laurenz: Das fürstliche Stift und Kloster Neuzell. Nova eldono, Kamp-Lintfort 1993, p. 191-203
- Theissing, Heinrich: Die Äbte von Neuzelle. Ein Abriß der Klostergeschichte. Ĉe: Neuzelle. Festschrift zum Jubiläum der Klostergründung vor 700 Jahren. 1268-1968. Leipzig kaj München 1968, p. 70-73
- Töpler, Winfried: Das Zisterzienserkloster Neuzelle und die weltlichen und geistlichen Mächte 1268-1817. Berlin 2003.
Fonto
Winfried Töpler: "Paul, Optatus". Ĉe: Biographia Cisterciensis (tie ĉi interrete)
Notoj
- ↑ "Mönche von Neuzelle können auf dauerhafte Bleibe hoffen. Ende des Provisoriums in Sicht." - Ĉe: Domradio.de, 15.1.2018
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

