Kolín
| Kolín | |||
| germane Kolin, germane Köln an der Elbe | |||
| urbo | |||
Konstruaĵo de urbodomo en Kolín
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Kolín | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Mezbohemia regiono | ||
| Distrikto | Distrikto Kolín | ||
| Administra municipo | Kolín | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Riveroj | Elbo, Klejnárka | ||
| Situo | Kolín | ||
| - alteco | 220 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50° 01′ 41″ N 15° 12′ 05″ O / 50.02806 °N, 15.20139 °O (mapo) | ||
| Areo | 34,97 km² (3 497 ha) | ||
| Loĝantaro | 33 444 (2025) | ||
| Denseco | 956,36 loĝ./km² | ||
| Tabulo | Mezelba tabulo | ||
| Unua skribmencio | 1261 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 280 02 | ||
| NUTS 3 | CZ020 | ||
| NUTS 4 | CZ0204 | ||
| NUTS 5 | CZ0204 533165 | ||
| Katastraj teritorioj | 4 | ||
| Partoj de urbo | 10 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 42 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.mukolin.cz | |||
| |||

Kolín (germane nun Kolin, historie Köln an der Elbe) estas urbo en la mezbohemia regiono de Ĉeĥio. Vivas ĉi tie 33 444 loĝantoj (2025).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ovčáry, Veltruby, Pašinka, Tři Dvory, Starý Kolín, Křečhoř, Polepy, Radovesnice I, Nová Ves I, Nebovidy kaj Kbel (distrikto Kolín).
Historio
Ĉe enfluejo de rivero Klejnárka en Elbon, en loko de koloniigita vilaĝo Nový Kolín (Nova Kolín), kiu havis komunan preĝejan talenton kun proksima Starý Kolín (Malnova Kolín), fondis ĉirkaŭ la jaro 1257 Přemysl Otakar la 2-a pli junan vilaĝon, kiu ricevis nomon Kolín. La nova urbo elkreskis sur regula bazplano, kies centro estis longforma placo kun plurbloka konstruaĵaro en suda parto. El la tempo de la fondo de la urbo estas konataj nur tri masonitaj konstruaĵoj: paroĥeja preĝejo, urbodomo kaj jam neekzistanta dominikana monaĥejo kun preĝejo de sankta Virgulino Mario. La urbo estis ankaŭ fortikigita antaŭ la jaro 1261 per duzonaj remparoj, malfermitaj per tri pordegoj. La remparoj estis detruitaj en la 1-a duono de la 19-a jarcento, konserviĝis nur restaĵoj de muroj en la suda parto de la urbo.
Dominaĵo de Kolín estas preĝejo de sankta Bartolomeo, kies konstruado estis komencita en 1261 kaj ĝi daŭris ĝis la fino de la 13-a jarcento. En la jaro 1349 incendio difektis la preĝejon, al kies renovigo dediĉin monon imperiestro Karolo la 4-a. Komence de la 15-a jarcento trafis la urbon baldaŭ post si du grandaj incendioj (1413 kaj 1416), post kiu komenciĝis masonita konstruado de burĝaj domoj en la okcidenta parto de la placo. Dum husanaj militoj estis detruita dominikana preĝejo kaj en la liberigita spaco konstruis kolína hetmano Bedřich el Strážnice en la jaroj 1437–1448 gotikan burgon, el kiu konserviĝis portaloj, pordego kaj restaĵoj de muroj. En la 16-a jarcento la burgo estis alikonstruita al renesanca kastelo, pli malfrue ĝi estis reguligita barokstile kaj en la 19-a jarcento ĝi estis ŝanĝita en bierfarejon.
La urbo estis ofte suferigata de incendioj, tial renesancaj reguligoj estis rekovritaj per reguligoj barokaj, kiuj okazis post incendio en 1743. Tiam estis stile unuiĝinta ankaŭ aspekto de stratoj. Sudokcidente de la placo ekloĝis juda komunumo, el kies geto konserviĝis tombejo kun tombŝtonoj el la 15-a ĝis la 19-a jarcentoj.
Regiona muzeo proponas ekspoziciojn pri la historio de la urbo kaj ĝi rememorigas ankaŭ famajn naskintojn el Kolín, inter kiuj apartenis rožmberka regento Jakub Krčín el Jelčany kaj Sedlčany (1535–1604), „la plej granda el pierotoj“ mimo Jean Gaspar Debureau (1796–1846), poeto Josef Svatopluk Machar (1869–1943) kaj pentristo Rudolf Kremlička (1886–1932). Longajn jarojn agadis en la urbo kapelestro František Kmoch, por honorigi lin ĉiam en junio okazas festivalo de blov-orkestroj nomata Kmochův Kolín (Kolín de Kmoch).
Loĝantaro
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 9 473 |
| 1880 | 11 636 |
| 1890 | 14 481 |
| 1900 | 16 339 |
| 1910 | 18 138 |
| 1921 | 18 029 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 18 488 |
| 1950 | 20 507 |
| 1961 | 23 475 |
| 1970 | 26 796 |
| 1980 | 30 921 |
| 1991 | 31 595 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 30 258 |
| 2011 | 30 922 |
| 2012 | 31 020 |
| 2014 | 31 026 |
| 2016 | 30 995 |
| 2017 | 31 123 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2018 | 31 355 |
| 2019 | 31 690 |
| 2020 | 31 973 |
| 2021 | 31 950 |
| 2022 | 32 046 |
| 2023 | 33 289 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2024 | 33 229 |
| 2025 | 33 444 |
Transporto
Tra Kolín gvidas grava elektrizita fervoja linio por trajnoj de Ostrava kaj Brno en direkto Prago kaj male.
Vidu ankaŭ
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



