Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

John Stuart Mill

John Stuart Mill
Persona informo
John Stuart Mill
Naskiĝo 20-an de majo 1806 (1806-05-20)
en Islington
Morto 8-an de majo 1873 (1873-05-08) (66-jaraĝa)
en Avignon
Mortis per Erizipelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Cimetière Saint-Véran (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Etno Angloj vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
(1801–1922)
Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Liberala Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo John Stuart Mill
Familio
Dinastio Mill family vd
Patro James Mill Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Harriet Taylor Mill (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Helen Taylor (en) Traduki (duonfilo aŭ duonfilino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
verkisto
egalismo
kontoristo
aŭtobiografo
ekonomikisto
politikisto
sufrageto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Londono vd
Verkado
Verkoj On Liberty ❦
Autobiography ❦
Considerations on Representative Government vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Stuart MILL (n. la 20-an de majo 1806 en Londono - m. la 8-an de majo 1873 en Avignon, Francio) estis angla filozofo, politikisto, ekonomikisto, sociologo, feministo kaj ŝtatoficisto, kiu estas konsiderita kiel la plej influa liberalisto kaj defendanto de utilismo, nomita "la plej influa angla filozofo de la 19-a jarcento"[1].

Li faris fundamentajn kontribuojn al la filozofio de liberalismo. Lia liberala koncepto postulis la liberecon de la individuo super senlima registara kontrolo. Li evoluigis la teorion de utilismo en la kampo de la filozofio de moralo, okupiĝis pri logiko kaj politika filozofio kaj apogis la etikan teorion unue lanĉitan fare de lia instruisto kaj bona amiko de sia patro, Jeremy Bentham.

Dum kelkaj jaroj li estis membro de la Brita Parlamento, estante membro de la Liberala Partio kaj ankaŭ estis la dua parlamentano kiu petis virinan voĉdonrajton en 1832[2]. Li kredis ke tra la historio "ĉiuj inoj" kaj "la vasta plimulto de la maskloj" estis sklavoj, tial li konstante pledis por virina emancipiĝo, precipe en la libro "The subjection of women" (La submetiĝo de virinoj" publikigita en 1869.

Socipolitikaj vidpunktoj

Li estis fervora defendanto de sinesprimlibereco kaj kontraŭulo de cenzuro. Li estis teoriulo de demokratio, ne nur politika, sed ankaŭ ekonomia. Li kritikis la malbonojn de la burĝa sistemo kiel la proprieta malegaleco, la kulto de mono, la malalta vivnivelo de la laborista klaso kiun li vidis kiel venkantoj en la socialreformismo, esperante ke kapitalismaj kompanioj estos anstataŭigitaj per laboristaj kooperativoj kaj ke la sociekonomikaj funkcioj de la ŝtato estus reformitaj en la direkto de la protekto de la interesoj de la tuta socio kaj ĝiaj malplej protektitaj tavoloj, inkluzive de la edukado de la laborista loĝantaro. Li defendis ankaŭ ke sindikatoj ricevu larĝajn politikajn kaj sociajn rajtojn, inkluzive de la rajto je strikoj.

Verkaro

En 1822-1823 li fondis kun kelkaj amikoj la Utilitarian Society. Li publikigis utilisman materialon interlie en volumo titolita Utilitarianism (1861). Per la verko A System of Logic (Sistemo de logiko, 1843) Mill elpaŝis kiel grava kaj respektinda filozofo. Li mem kredis, ke estonte ĝi eble estos la plej memorata el liaj libroj.

Lia ekonomika ĉefverko estis Principles of Political Economy with Some of Their Applications to Social Philosophy (Principoj de politika ekonomio kun kelkaj el iliaj aplikoj al socia filozofio, 1848)

La plej vaste konata publikaĵo de Mill verŝajne estas la libreto On Liberty (Pri libereco) kiu aperis en 1859. La ĉefa mesaĝo el tiu verko estas, ke “la sola celo, por kiu homo rajtas, individue aŭ kolektive entrudiĝi en la agadliberecon de aliuloj, estas sindefendo”

Esperanto-traduko

La unuan ĉapitron el lia verko On Liberty (Pri libereco) tradukis Bo Sandelin kaj aperis en la revuo "La Ondo de Esperanto"[3].

Persone

Li estis filo de James Mill kaj baptofilo de Jeremy Bentham.

Honoro

Li ricevis honoran membrecon en 1868 en Hungara Scienca Akademio.

Literaturo

  • Jürgen Gaulke: John Stuart Mill. Rowohlt, Hamburg, 1996, ISBN 3-499-50546-0.
  • Mark Philip Strasser: "Moral Philosophy of John Stuart Mill" Longwood Academic, 1991, Wakefield, New Hampshire. ISBN 0-89341-681-9
  • Michael St. John Packe: The Life of John Stuart Mill, Macmillan,1952.
  • Richard Reeves, John Stuart Mill: Victorian Firebrand, Atlantic Books, 2007, paperback 2008. ISBN 978-1-84354-644-3
  • Samuel Hollander, The Economics of John Stuart Mill, University of Toronto Press, 1985.

Referencoj

  1. (en) Christopher Macleod, The Stanford Encyclopedia of Philosophy, Zalta, Edward. Metaphysics Research Lab, Stanford University, 2017. Arkivita de la originalo, la 17-an de decembro 2019.
  2. (en) Orator Hunt and the first suffrage petition 1832 (Orator Hunt kaj la unua voĉdon-peticio 1832), UK-Parliament. Alirite la 22-an de novembro 2019. Arkivita de la originalo, la 20-an de januaro 2021.
  3. (eo) Bo Sandelin, Libereco laŭ John Stuart Mill, La Ondo de Esperanto, pp. 62-73, n-ro 4, 2024
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9