Halič
| Halič | |
| hungare: Gács | |
| municipo | |
Kastelo en Halič
| |
|
|
|
| Oficiala nomo: Halič | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Banská Bystrica |
| Distrikto | Distrikto Lučenec |
| Historia regiono | Supra Hungarujo |
| Parto de | Novohrad |
| Memorindaĵo | Haliĉa kastelo |
| Situo | Halič |
| - alteco | 274 m s. m. |
| - koordinatoj | 48° 21′ 15″ N 19° 34′ 18″ O / 48.35417 °N, 19.57167 °O (mapo) |
| Areo | 21,8162 km² (2 181,62 ha) |
| Loĝantaro | 1 688 (31.12.2011) |
| Denseco | 77,37 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1299 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 985 11 |
| Telefona antaŭkodo | +421 47 |
| Aŭtokodoj | LC |
| NUTS | 511421 |
|
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
| |
| Retpaĝo: www.halic.sk | |
Halič, hungare Gács estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Lučenec.
Situo
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Lučenec-Veľký Krtíš. Lučenec troviĝas 7 km.
Historio
La unua mencio pri Gács devenis el 1299. Familio Losonci konstruis burgon en la 13-a jarcento, kiu ruiniĝis pro la bataloj kontraŭ Mateo Csák. La fortikaĵo rekonstruiĝis en 1386, kiun la husanoj okupis en 1451. Reĝo Matiaso la 1-a reokupis ĝin. En 1612 la tiam ruina fortikaĵo trakonstruiĝis burgo havanta 6 turojn, kiun Emeriko Thököly vane sieĝis. En 1703 Francisko Rákóczi la 2-a akiris ĝin, sed la Habsburgoj reokupis ĝin en 1709. La vilaĝo urbiĝis en 1765. Posedanto de tiama burgo grafo Johano Forgách (forgAĉ) fondis drapofabrikon en 1767, la unua en Hungario. Katolika lernejo en 1816 ekfunkciis. En 1910 loĝis tie 1251 da homoj (637 hungaroj kaj 560 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al la distrikto de Gács, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo estis aligita al Hungario. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš.
Famuloj
- en la iama Gács naskiĝis kaj mortis hungara ĉefkanceliero Antal Forgách
- hungara pentristo Tivadar Csontváry Kosztka tie funkciigis apotekon
Vidindaĵoj
- burgo aŭ kastelo el la 16-a j.c. kun parko kaj lageto
- katolika preĝejo el 1835
- baroka-klasikisma domo pri salokomercado el la 18-a j.c.
- iama uzino pri drapo el la 19-a j.c.
- sinagogo
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


