Diego Abad de Santillán
Sinesio Baudilio GARCÍA Fernández (Reyero, Leono, 20a de majo 1897-Barcelono, 18a de oktobro 1983), konata laŭ la pseŭdonimo Diego Abad de Santillán, estis hispana anarkiista aktivulo, verkisto kaj eldonisto, elstara figuro de la anarkisindikatisma movado en Hispanio kaj Argentino. VivoOkjaraĝa li elmigris al Argentino kun siaj gepatroj, nome Donato García Paniagua kaj Ángela Fernández, kaj tie li studis en prikomerca lernejo kaj li laboris kiel baza konstrulaboristo, forĝisto kaj fervoja helpanto. Revenis al Hispanio en 1912, kaj fininte la bakalaŭron en Leono, translokiĝis al Madrido, kaj aliĝis al la universitato en 1915 por studi Beletrojn. Tie li estis enprizonigita por unu jaro kaj duono en la nomita "Cárcel Modelo" post la ĝenerala striko de 1917, kaj estis dum tiu enkarcerigo kiam li definitive alproksimiĝis al la laborista movado de anarkiista karaktereo. Santillán estis impresita de la morala kvalito de la anarkiistaj laboristoj, kio poste kondukis lin al formulado de etika kaj sociala interpretado de la anarkiismo.[1] Liberigita en 1918, por eviti la militservon enŝipiĝis uzante falsan pasporton por veturi al Argentino, kie li plue estis sindikatisto de la Federación Obrera Regional Argentina (FORA) kaj eldonisto de ilia anarkiista gazeto La Protesta. Poste li veturis al Germanio, por studi medicinon en Berlino, urbo en kies akrataj etosoj li integriĝis kaj en kiu ki ekkonis sian estontan edzinon, nome Elise Kater. Li reprezentis la argentinan FORA dum la formado de la anarkisindikatista Internacia Laborista Asocio en Berlino en 1922. Interrompis siajn studojn en 1926 por forveturi al Meksiko cele al kunlaboro por la Confederación General de Trabajadores (CGT). Reveninta en Argentinon, li pluigis sian anarkiistan aktivecon estrante kun alia hispano, nome Emilio López Arango, la gazeton La Protesta, por kiu li tradukis la biografion de Bakunino fare de Max Nettlau, kaj kunlaboris kun la Federación Obrera Regional, de anarkiista tendenco. Frontante ekde la komenco la puĉon estrita de la generalo José Félix Uriburu (6a de septembro 1930), li estis mortkondamnita pro ribelklopodo kaj persekutita de la polico, sed li sukcesis fuĝi al Montevideo. Post la proklamo de la Dua Hispana Respubliko, en 1931, li iris tien denove; sed tuj revenis al Argentino, kie li vivis eksterleĝe pluigante sian revolucieman aktivecon kaj verkante kelkajn librojn teori-doktrinajn, kaj fine de 1933 li revenis al Hispanio nome en Barcelonon. En HispanioEn Barcelono li integriĝis en la Iberia Anarkiisma Federacio (FAI). Aktivulis en la anarkiista grupo Nervio en 1934, estis sekretario de la Duoninsula Komitato de la FAI en 1935, redaktoro de la gazetoj "Solidaridad Obrera" kaj "Tierra y Libertad" kaj fondis alian nome "Tiempos Nuevos". Dum la puĉo de julio 1936 li estis en Barcelono, kaj en la nokto de la 18a al 19a de julio 1936 venis kun aliaj aktivuloj de la CNT al la kataluna prezidanto Lluís Companys postulante la tujan disdonadon de armiloj por la kontraŭfaŝistoj kaj laboristaj organizoj; li kontribuis al organizado de la Centra Komitato de Kontraŭfaŝistaj Milicoj de Katalunio. En aŭgusto 1936 li estris delegitaron de la FAI, organizo kiu intencis ekhavi la orrezervojn de la Banko de Hispanio por plifirmigi la "liberecanan revolucion", kiu kunsidis en Madrido kun José Giral kaj Manuel Azaña. Abad de Santillán postulis kiel ultimato la tujan translokigon de la orrezervoj el la madrida Konstruaĵo Banko de Hispanio al Barcelono, kio estis malakceptita. Semajnojn poste, la kataluna prezidanto Companys avertis al la registaro de Largo Caballero pri la planoj de la FAI ataki la Bankon de Hispanio, kio influis por ke finfine oni translokigu la orrezervojn el Madrido al pli sekura loko.[2] El decembro 1936 ĝis aprilo 1937 li estis membro de la kataluna registarc kun la posteno de konsilanto pri ekonomio de la Ĝeneralitato de Katalunio. Li estis escepte kritika kun la registaro kaj la persono de Juan Negrín, kaj denuncis kontinue la krimojn fifaritaj per la politikaj komunistaj prizonoj kaj la partio PCE mem. Kiel direktoro de la revuo "Timón" asertis, ke «ekde februaro al majo 1937 falis murditaj en Madrido kaj ĉirkaŭoj fare de (...) la ĉekaoj organizitaj de la rusoj pli ol okdek conot-anoj. La 7an de januaro 1938 denuncis "Solidaridad Obrera" de Barcelono, ke en Mora de Toledo estis murditaj sesdek personoj, kaj viroj kaj virinoj, kiuj apartenis al la CNT kaj kiu ne faris krimon escepte kontraŭi la komunistojn kaj iliajn metodojn de teroro kaj sangelverŝado. Ekzempla epizodoDum la Hispana Enlanda Milito okazis en Turón (Provinco Granado) trista epizodo menciita en la libro Por qué perdimos la guerra (Kial ni perdis la militon) de Diego Abad de Santillán en la jena alineo:
PostmilitePost la malvenko de la Respubliko, en 1939 revenis al Argentino, kie li vivis duoneksterleĝe, fondis kelkajn eldonejojn, verkis studojn kiel kritikajn analizojn de la laborista movado kaj de peronismo, kaj eldonis la Gran Enciclopedia Argentina. En 1977, post la morto de la diktatoro Francisco Franco, revenis al Hispanio kaj loĝis en Barcelono. Li estis akuzita de sektoroj de la anarkiisma ortodokseco en la franca ekzilo pro partopreno en la rekonstruado de la CNT laŭ ordonoj de la frankisma ministro Rodolfo Martín Villa. Li mortis en maljunulejo Hogares Mundet de la kvartalo Horta de Barcelono. Lia filo estis kin-reĝisoro kaj scenaristo Diego Santillán. Pensaro kaj idearoLa teoria kontribuo de Diego Abad de Santillán dum la 1920-aj jaroj centriĝis en la artikligo inter sindikatismo kaj la idearo de anarkiismo. Li distanciĝis disde la neŭtraleco kaj sendependeco de la sindikata organizo defendita de Ángel Pestaña en Hispanio, same kiel de la idealigo malatesta de la laborista movado. Li propagandis, ke la sindikato havu propran difinon ideologian, tio estas, anarkiisman, sen malhelpi la agnoskon de aliaj sindikatoj de diferenca difino. Inspirita en la programo de la Alianco de Bakunin, li defendis la rolon de konscia minoritato en la sindikatoj, kapabla esti la unuaj en la luktado, en la defendo de la interesoj de la kolektivo, cele al trenado de la aliuloj per sia ekzemplo kaj al orientigo anarkiisma al laboristoj. En la 1930-aj jaroj li teoriigis pri la ekonomia organizado de la revolucio, inspirita de la konsilantarismo de Anton Pannekoek, inter aliaj. Parte, liaj ideoj estis dekomence praktikitaj dum la procezo de kolektivigo dum la Hispana Revolucio kaj estis formulitaj en lia verko El organismo económico de la revolución.[3] VerkojKelkaj al la verkoj de Abad de Santillán estis jenaj:
Notoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj
|