Alocén
| Alocén | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
| Provinco | Gvadalaĥaro | ||
| Komarko | Alkario | ||
| Poŝtkodo | 19133 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Politiko | |||
| Urbestro | Jesús Ayuso Aparicio (PP, 2019-2023) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 151 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 35′ N, 2° 45′ U (mapo)40.575833333333-2.7488888888889Koordinatoj: 40° 35′ N, 2° 45′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 948 m [+] | ||
| Areo | 17 km² (1 700 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Alocén [aloZEN] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 151 loĝantoj sur areo de 17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8,9 loĝantoj/km².
Situo
Alocén estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 948 m super marnivelo. Geografiaj koordinatoj estas 40°34′33″N 2°44′56″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Auñón, Berninches, Durón, El Olivar, Pareja, Sacedón kaj Chillarón del Rey. En la oriento de la municipa areo situas la akvorezervejo de Entrepeñas, en la fluejo de la rivero Taĵo.
Etimologio
La toponimo Alocén derivas de la antaŭa Alfocén, kaj tiu de la mozaraba alfoz, tio estas, malgranda rura loko dependa el villa,[1] kvankam ĝi tradukiĝis ankaŭ kiel "vojo" aŭ "trapasejo".[2]
Historio
La setlejo estas de alandalusa deveno, kaj ĝi estis konkerita de la Templanoj fine de la 11-a jarcento.
La preĝejo, komencita en la 13-a jarcento kaj finita en la 16-a jarcento, estas de unusola navo kaj prezentas barokajn altarojn kaj orgenon de la 18-a jarcento. Estas aliaj tri ermitejoj je la eksteraĵoj de la vilaĝo: nome La Soleco, kie oni konservas la procesiotajn imagojn de Sankta Semajno, Sankta Ana, ĉe la tombejo, kaj Sankta Johano Baptista.
Elstaras la placo, rigardejo al la Diglago de Entrepeñas, kaj la strataro pro kiu oni ekhavis la premion al la plibeligo de la vilaĝoj de Hispanio en 1981.
Por fari la diglagon de Entrepeñas oni inundis multajn fruktoĝardenojn, same kiel la trajnstacion kiu konektis Alocén kun Madrido per la linio de la fervojo de Tajuña. Pro la perdo de la fervojo kaj la rura foriro de la 1960-aj jaroj, Alocén konvertiĝis en malgranda vilaĝo preskaŭ senhoma vintre kie multaj familioj havas duan loĝejon somere. Aktuale, jam estas nek bazlernejo nek mezlernejo, nek apoteko, sancentro aŭ aliaj servoj, por kio oni dependas el Budia.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 176, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alocén, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Alocén kie oni falis al la 176 lokuloj de la 2010-aj jaroj kaj la 151 de 2025.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Bildaro
-
Ĝenerala vidaĵo
-
Urbodomo
-
Pilorio - malhonora kolono
-
Preĝejo ĉielenpreno de Maria
-
Antikva fontano
Notoj
- ↑ RANZ YUBERO, José Antonio. Diccionario de toponimia de Guadalajara. Aache ediciones. Guadalajara, 2007. p. 35. ISBN 84-96236-97-8
- ↑ Ayuntamiento de Alocén. Historia (hispane)
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




