Malaguilla

Malaguilla
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Kamparo de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19219
Urbestro María Isabel Sanz Calleja
Demografio
Loĝantaro 218  (2025) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 3° 15′ U (mapo)40.8225-3.2555555555556Koordinatoj: 40° 49′ N, 3° 15′ U (mapo) [+]
Alto 822 m [+]
Areo 28 km² (2 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Malaguilla (Kastilio-Manĉo)
Malaguilla (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Malaguilla
Malaguilla (Hispanio)
Malaguilla (Hispanio)
DEC
Situo de Malaguilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malaguilla [+]
vdr

Malaguilla [malaGIĝa] (Malageto) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 218 loĝantoj sur areo de 28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7,8 loĝantoj/km².

Situo

Malaguilla situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 820 m super marnivelo; je 29 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°49′21″N 3°15′20″Ok. Najbaras la municipoj Fuentelahiguera de Albatages, Matarrubia, Puebla de Beleña, Robledillo de Mohernando kaj Málaga del Fresno.

Historio

Preĝejo de Malaguilla, kun platereska pordego.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 148 en 2016, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Malaguilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Malaguilla kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 218 en 2025.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: Preĝejo kun platereskeca pordego, valora balustro de ĥorejo kaj romanika baptujo. Fontoj, nova kaj malnova, kaj lavejoj. En la «placeto de Palaco» de la strato Mayor, blazono sur la fasado de la domego de la iama senjoro de la zono.[1]

Notoj

  1. José María Ferrer kaj Joaquín Martínez. 200 Km. alrededor de Madrid. Madrido, 1983. ISBN 84-300-9454-7.

Vidu ankaŭ


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.