Valdeaveruelo
| Valdeaveruelo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
| Provinco | Gvadalaĥaro | ||
| Komarko | Kamparo de Gvadalaĥaro | ||
| Poŝtkodo | 19174 | ||
| Urbestro | Alberto Cortes Gomez | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 317 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 76 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 38′ N, 3° 19′ U (mapo)40.638055555556-3.3155555555556Koordinatoj: 40° 38′ N, 3° 19′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 739 m [+] | ||
| Areo | 17,36 km² (1 736 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Valdeaveruelo estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 1 317 loĝantoj sur areo de 17,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75,9 loĝantoj/km². La loĝloko konsidereblas antaŭurbo de Gvadalaĥaro.
Situo
Valdeaveruelo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 740 m super marnivelo; je 19 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°38′17″N 3°18′56″Ok. Najbaras la municipoj Gvadalaharo, Cabanillas del Campo, Quer, Villanueva de la Torre, Valdeavero, Torrejón del Rey kaj Galápagos. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
| Nordokcidente: Galápagos | Norde: Galápagos | Nordoriente: Guadalajara |
| Okcidente: Torrejón del Rey | Oriente: Cabanillas del Campo | |
| Sudokcidente: Valdeavero | Sude: Villanueva de la Torre | Sudoriente: Quer |
Historio
Dum la 19-a kaj la 20-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam ĉirkaŭ 100 loĝantoj. Poste en la provinco venis dekadenco kaj la loĝantaro preskaŭ ĉie forte malpliiĝis, sed ne en Valdeaveruelo pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo. La Hispana Enlanda Milito kaj sekvaj politika persekutado, malsato, elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ankaŭ ne forte influis la nombrojn. Nur fino de la 20-a jarcento venis novaj loĝantoj, kiuj ne povis trovi malmultekostajn loĝejojn en urboj Gvadalaĥaro aŭ Madrido kaj setlis ĉi tien, kaj tiel la nombro de loĝantoj estis jam 444 en 2001, 1 077 en 2011, 1 147 en 2021 kaj alvenis al la nunaj 1 317 en 2025.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune loĝejoj, komerco, servoj kaj pensioj de emerituloj.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





