Alcocer
| Alcocer | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| municipo en Hispanio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Lando | Hispanio | ||||
| Regiono | Kastilio-Manĉo | ||||
| Provinco | Gvadalaĥaro | ||||
| Komarko | Alkario | ||||
| Poŝtkodo | 19125 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Borja Castro Cervigón | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 319 (2025) [+] | ||||
| Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 40° 28′ N, 2° 37′ U (mapo)40.471111111111-2.6097222222222Koordinatoj: 40° 28′ N, 2° 37′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 781 m [+] | ||||
| Areo | 60 km² (6 000 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Alcocer [alkoZER] estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2025 en la municipo vivis 319 loĝantoj sur areo de 60 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5,3 loĝantoj/km². Ĝi situas en la centro de la antikva senjorlando de la Hoya del Infantado. La loĝantoj nomiĝas alcocereños.
Situo
Alcocer estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 781 m super marnivelo (min.: 690 m en la akvobaraĵo de Buendía, maks.:1038 m sur la monto Marijuana); je 65 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo, je 71 km el Cuenca kaj je 121 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. Geografiaj koordinatoj estas 40°28′16″N 2°36′35″Ok. La teritorio havas komunan limon kun Cañaveruelas, Castejón, Millana, Salmeroncillos, Villar del Infantado, Pareja, Alcohujate kaj Sacedón.
Historio
Alcocer, laŭ la etimologio de sia nombro indikas, estis setlejo de alandalusa deveno. La nomo Alcocer devenas el la araba al-Quṣayr (القصير), kiu signifas "la palaceton",[1] nome araba diminutivo de al-qaṣr (القصر), "alkazaro" aŭ "la palaco". Oni ne scias certe ĉu estis setlejo antaŭa al la araba. Tamen, en ĝia municipa teritorio oni trovis setlejojn el iberoj, keltiberoj kaj romianoj. La aktuala setlejo naskiĝis fakte el araba setlejo, probable kiel kampardomo kiu, poste konvertiĝis en fortikaĵo por defendi la pasadon laŭ la bordoj de la rivero Guadiela.
Post la rekonkero de la komarko fare de kristanoj al la islamanoj, sekurigita el la regado de Alfonso la 8-a de Kastilio, estis senjorino de tiu villa doña Mayor Guillén de Guzmán, amatino de la reĝo Alfonso la 10-a antaŭ ol tiu edziĝu al doña Violante de Aragón. El tiu amafero naskiĝis eksterleĝeca filino, nome doña Beatriz, estonta reĝino de Portugalio. Doña Mayor ricevis etendan senjorlandon kun la urbetoj Cifuentes, Alcocer, Salmerón kaj Valdeolivas. Doña Mayor neniam edziniĝis al don Alfonso la 10-a kaj retiriĝis al Alcocer kie, en 1262, fondis la Monaĥinejon de Sankta Mikaelo de la Monto, en aparta loko, sed poste ĝi translokiĝis ene de la urbeton en 1373. Al ties antikva loko alvenis religiuloj de la orden de franciskanoj kiuj restis en ĝi ĝis 1569, kiam ankaŭ ili translokiĝis al nova monaĥejo de Nuestra Señora de los Ángeles konstruita ekstermurege de la urbeto.
Post la morto de doña Mayor, heredis la senjorlandon ŝia filino doña Beatriz, estonta reĝino de Portugalio. Al tiu sukcedis ŝia filino doña Blanca kiu vendis ĝin al la infanto don Juan Manuel. Post malkonsento doña Blanca revendis ĝin favore al la infanto don Pedro, kiu ne tute konsentis pro la rezulto kaj okazigis malbonaĵojn en la areo. Poste ĝi estis el la familio Albornoz kaj fine, la Katolikaj Gereĝoj kreis etendan senjorlandon nome «de la Infantado» kaj donacis ĝin favore de don Diego Hurtado de Mendoza, unua duko de la Infantado. Ĝi restis en manoj de tiu familio ĝis fino de la 19a jarcento.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 2,289 loĝantoj en 1950 al 337, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Alcocer, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Alcocer kie oni falis al la nunaj 337.
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Monumentoj

La ĉefa monumento de Alcocer estas la preĝejo de Nuestra Señora de la Asunción (ĉieliro de la virgulino Maria). Temas pri konstruaĵo de transira stilo inter la romanika kaj la gotika, kun la partikulareco de plano de katedralo en miniaturo. En tiu preĝejo oni identigis totalon de 1340 ŝtontajlistajn markojn situajn en la ekstero kaj en la interno de la templo, krom tiuj montritaj per ruĝa en la katalogo, publikigitaj de T. Nieto.[2] Ĝia turo, konstruita sur la antikva araba fortikaĵo, staras prezide super la teritorio de la Hoya del Infantado.
El tio kio iam estis murego restas nur ruinoj kaj nenio el ties pordegoj, kiuj estis kvar, nome Millana, tiu al Cuenca, al Pareja kaj al Huete aŭ "Álvar Fáñez" (ĉar laŭ legendo, Álvar Fáñez, parenco kaj kapitano de Cido, estis kiu konkeris al la maŭroj la urbeto Alcocer).
Notoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.



