Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Ferenc Szilágyi (verkisto)

Ferenc Szilágyi
Persona informo
Aliaj nomoj Silabo • Silag • Sife • Fersil • F. S.
Naskiĝo 1-an de februaro 1895 (1895-02-01)
en Budapeŝto
Morto 1-an de decembro 1967 (1967-12-01) (72-jaraĝa)
en Borås
Lingvoj Esperantosvedahungara
Ŝtataneco Hungario
Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1924–)
juristo
verkisto
redaktoro
ĉefredaktisto
advokato
preleganto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

SZILÁGYI Ferenc [SIladji] (pseŭdonimoj: Francisko SZILÁGYI, Silabo, Silag, Sife, Fersil, F. S.; naskiĝis la 1-an de februaro 1895 en Budapeŝto; mortis la 1-an de decembro 1967[1] en Borås[2]) estis hungara esperantisto, advokato, sveda civitano.

Biografio

Kovrilpaĝo de Eszperantó nyelvtan; 1938, Budapeŝto

Li estis doktoro jura, redaktoro, Esperanto-instruisto. Li estis oficisto, longtempe senlabora. Li estis ĉefsekretario de la Literatura Societo „Vajda János“ kaj kunlaboranto de diversaj hungaraj gazetoj.

Li fariĝis esperantisto en 1924. Komence li agadis en la oficista grupo de Hungara Esperantista Societo Laborista, de 1929 en Hungarlanda Esperanto-Societo. Li organizis altnivelajn literaturajn vesperojn kaj konstante gvidis kursojn. En 1932 li komencis instrui laŭ la memverkita lumbildmetodo kaj de la sama tempo gvidis sukcesajn kursojn en Svedlando; dum unu jaro okazis 20 kursoj kun ĉirkaŭ 500 kursanoj, kaj 32 prelegoj plejparte pri Hungarujo.

Li kontribuis al Hungara Heroldo, Heroldo de Esperanto, Litova Esperanto-Revuo, Pola Esperantisto, Sveda Esperanto-Gazeto kaj Literatura Mondo, kies redaktoro li estis. Li kunlaboris al Hungara Antologio (1933) kaj al Sveda Antologio. Lia novmetoda gramatiko aperis en 1935. Li estis ĉefkunlaboranto de Enciklopedio de Esperanto.

Kiel eminenta stilisto, li estis ĉefo-redaktoro de grava kultura, socia kaj literatura revuo Norda Prismo.

Analizo

Szilágyi ankaŭ kontribuis al la esperantlingva poemantologio Dekdu Poetoj aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas Szilágyi kaj lian poezion tiel:

Citaĵo
 La freneziĝinta mondo, la postmilita kaoso, la senespereco de l' baraktanta homaro stertoras en multaj poemoj de Szilágyi per ŝiritaj akordoj, aŭdacaj moduloj, ofte per penetraj disonancoj. Jam tie ĉi montriĝas lia tendenco simbolisma kies plej sukcesa frukto estas "La Tasko". En ĝi la sento de senpovo por helpo kaŝas sin sub groteska ŝerco, tra kiu, tamen, eĉ pli potence tratondras la malespera danĝersonorilo; la fina grimaco estas kvazaŭ dolore cinika vangofrapo. Ankaŭ en sia memliriko li havas emon al simboloj: tiuj poemoj montras senhelpan vaganton de vivo, senespere ĉirkaŭrigardantan en embarasa kirlo-mikso. Eble, malofte, iom sentiĝas kelka manko de senpereco. Sed tio ja ne koncernas lian "Vivraporton", ĉi tiun freŝvoĉan, sincere varman vivkonfeson, en kiu la telegrama lakoneco tiel ĉarme subpentras per bohema rezignacio ĝuste la plej korŝirajn plendojn. La atako de Nekrasov kontraŭ la recenzisto Szilágyi estis vere bonvena, ke ĝi instigis por la elkanto de tiu ĉi poemo. 

Teksto

Georgi Mihalkov en sia artikolo Ĉiu memoro estas protesto analizas la novelojn de "La granda aventuro" de Ferenc Szilágyi. En "La granda aventuro" aperas "juna simpatia viro senlabora" kiu optimisme fantazias je la vido de luksoviva bela virino. En "La liberiĝo de juĝisto" oni emfazas "neordinarajn momentojn" en la vivo per prezentado de juĝisto kiu unu tagon abandonas siajn taskojn por "liberiĝi de la katenoj de la ĉiutagaĵoj" kaj survoje al natura ripozloko amikiĝas kun vela virino kiu same faras; tamen kiam ekas amhistorio venas pluvego: "Nia tuta vivo estas kaptilo". "Sennome" estas epizodo el la Dua Mondmilito en kiu frakasita oficiro permesas la fuĝon de kaptito; tamen la milito okazigas sian kruelecon. En "Libera rabo" oni rekreas epizodon pri fama hungara poeto Mihály Fazekas; dum militrabado en urbo oficiro venas en hejmon kie estas abunda biblioteko kaj li meditas pri la grando kaj homeco de la kulturo. En "Elinjo" la aŭtoro elpensas belegan junulinon por konsoli la vivon de amiko kiu estis vundita dum la Unua Mondmilito kaj kuŝas paralizita en militmalsanulejo.[3]

Verkoj

Kovrilpaĝo de Ferenc Szilágyi: La granda aventuro; Stockholm, 1945
Kovrilpaĝo de Koko krias jam, 2-a eld.

Originalaj verkoj

Recenzoj

Pri Inter Sudo kaj Nordo.

Citaĵo
 La fama hungara verkisto, akademiano kaj bona stilisto, prezentas al la esperanta legantaro bukedon da interesaj rakontetoj, eĉ romanetoj, en bele bindita 185-paĝa libreto, bone presita kaj preskaŭ sen eraroj.

La aŭtoro, kvankam vera majstro de la lingvo, ne ĵonglas malavare en la vortaro, kiel aliaj samlandanoj, kaj donas ĉiam la impreson de natureco, eĉ en la psikologiaj flankoj de siaj priskriboj, kiuj abundas eĉ en la knabecaj aferoj.

Ĉefe interesaj estas la rakontetoj pri restado de hungaraj rifuĝintoj en Svedio, post la lasta mondmilito. Salutinda kaj gratulinda estas la daŭra aktiveco de la grava sveda eldonejo, kiu eldonis entute pli ol 1/2 milionon da ekzempleroj de valoraj libroj kaj jam diskonigas la tujan aperon de internacie fumiĝinta priskribo pri la «Ekspedicio Kon-Tiki» kiel sekvanto en la vico, post apero de ĉi tiu interesa kolekto de doktoro Szilágyi; kolekto nepre havinda de ĉiu bona esperantisto: unue, por gustumi ĝian enhavon kaj, due, por bele garni la bretojn eĉ de jam abunde provizitaj bibliotekoj. 
— R. HERRERO. Boletín n025 (jan 1951)

Pri Kvara Rapsodo

Citaĵo
 Ĉi tiu libreto konsistas el 15 eroj de prozo kaj 9 poemoj verkitaj de 18 diversaj aŭtoroj. 10 el la prozaj verkoj kaj 4 el la poemoj estas originalaj. Kompreneble oni ne atendas, ke “Rapsodio” estu metoda, aŭ aranĝita laŭ plano ; tamen laŭ la Enkonduko “ĝia tendenco estas klara : montri kaj demonstri la vivon de Esperanto, kaj ĝian ligiĝon al la aliaj gravaj sociaj

problemoj ; esti interesa, varia, sen malaltigo de la nivelo”. Certe la verkoj estas tre diversaj. Oni povus ilin klasigi jene : (a) La Vivo Esperanta : poemoj de Baghy, Kalocsay, kaj Zahariev, kun karakteriza historieto de Stellan Engholm en lia simpla klara stilo. (b) Parto amuza kaj pure literatura : Rusa komedio pri la servisto de eksadmiralo; Sveda popolfabelo pri viro, kiu ŝanĝis taskojn kun sia edzino ; historieto de babilado interplaneda ; Finlanda fabelo ; la memamo tra la okuloj de knabeto; (c) Kun intereso ĝenerala : provo trovi en “La Sonĝo de Someromeza Noktoklarigon de sentenco verkita de Schiller ; artikolo pri strangaĵoj en la besta vivo ; la problemo de tradukado el la Sveda poezio en Esperanton. (d) Biografio : skizo ilustrita per poemoj de la Estona poeto Hendrik Adamson, kaj bildo pri la vivo de La Rouchefoucauld, kun kelkaj el liaj "Maksimoj". (e) Historio : pri la Viena cenzuro de la 19-a jarcento, kaj pri la juĝo de la Historio. Jen vera “Rapsodio”, se la signifo de tiu vorto estas kolekto de ideoj seninterrilataj. Efektive mankas io pri la rilato de Esperanto “al gravaj sociaj problemoj”, krom aludo de la redaktinto mem en artikolo kiu resumas Svedan verkon pri la mondmoralo. Kelkaj frazoj en tiu artikolo estas neklaraj ; sed entute la lingva stilo de la libro estas bona. Poemo de Totsche (Nordo) enhavas kelke da dubaj vortoj : ekz., arktika anst. arkta ; devoro ? fragila ? duro ? Estus helpe, se poetoj kiuj sentas bezonon al neologismoj donus ilian signifon. Mi rimarkas ankaŭ, ke Szilágyi uzas cenzoro anst. cenzuristo ; kaoso anst. ĥaoso.

Troviĝas nur kelkaj da preseraroj, el kiuj kvar estas sur la unuaj kvin paĝoj. 
— Frank Curtis. La Brita Esperantisto - Numeroj 505-506

Tradukoj

  • Poemaro el Hungarlando (1929),
  • Pentroarto en Malnova Hungarujo, riĉe ilustrita verko de Genthon (1932),
  • Mi serĉis oron kaj oleon, sed trovis... de David Flood[4],
  • Sveda Novelaro (de diversaj aŭtoroj; Stockholm: Sveda Laborista Esperanto Asocio 1950, 234 p.),
  • Ni en Skandinavio, humura verko de Breinholst.
  • Humora Novelaro[5] de Hasse Z.

Recenzoj

Pri Sveda Novelaro

Citaĵo
 Akurate kaj trafe, unu fojon pli, ludis Esperanto sian rolon de lingvo internacia, por diskonigi tra la mondo aktualajn kaj specialajn paĝojn de nacia literaturo.

Temas nun pri elektitaj pecoj - el ampleksa verkaro de 16 nuntempaj svedaj geverkistoj, kiuj elstaras en la moderna sveda literaturo, kutime kaj plaĉe tiel alnomataj «laboristaj verkistoj». Pro diversa deveno, nature, tre diversa estas ankaŭ la stilo kaj la enhavo de ĉiu aparta novelo, kvankam iu malhela kaj malgaja tono estas komuna vualo por ĉiuj kune. Mi ja scias, ke ne tute volonte oni akceptas, eĉ en laborulaj medioj, ke literaturo garnita per la marko «laborista» nepre devas esti ombra kaj pesimista. Objektive esplorante la sociajn problemojn kaj ankaŭ rekte partoprenante en iliaj konvulsioj, oni ofte konstatas, ke la spico de spritaj diroj, aŭ la muziko de spontana rido, ne mankas en ordinara konversacio de malriĉuloj por iel ventoli iliajn zorgojn, same kiel orita strio de lumradio eniras en plej mizeran kabanon... Tamen, kvazaŭ devizo de stranga optimismo, tre oportuna por la ĝenerala fono, en unu el la noveloj de la ĵus legita volumo, en tiu sub titolo «Portu la ŝarĝon unu por la alia» aperas jena frazo: «Malsanoj apartenas al la vivo. Nur la morto liberigas nin de la malsanoj». Kurioza teorio! sed teorio, kiun multaj personoj certe opinios malsana teorio, malbrava frazo, pli adekvata por ornami la splenon de aristokrato, en dekadenco, ol por vigligi la impetojn de konscia produktanto. Sed... komprenu bone, ke miaj antaŭaj rimarkoj nur koncernas la formon, la manieron rakonti la rakontojn, kiuj estas krom tio vere interesaj, ekstreme delikataj, malgraŭ la krudeco de kelkaj esprimoj en epizodoj, kiuj postlasas meaitigajn pensojn aŭ melankoliajn sentojn: Unua alesto de knabo kun virino! Reveno de eksmalliberulo al malvarma hejmo. Edzo, sen filoj nek iluzioj, ludanta kun feliĉaj infanoj. Etulino sen nutro pro morto de la patrino. Afabla konduto de skandinavaj maristoj kun sendefenda indianino en malproksima Ĉilio. Sobra, preskaŭ lakona, priskribo pri la antikva greka lando, k. t. p... Malfacila, tre malfacila, estis la tasko, kiun entreprenis S-ro Szilagyi por traduki klare kaj drapiri konvene la nekutiman formon de nekutima lingvaĵo, kiujn devas iĝi klara. Tra la densa kaj interplektita dornaĵaro de tiaj malfacilaĵoj, foje eĉ irinte returnen — ĉu ne vere? — nia kompetenta stilisto, kaj ŝatata samideano, sukcesis trabati vojon, ĉe kies fina haltejo troviĝas jam la volumo, kiun, bele kaj originale bindita, la Sveda Laborista Esperanto-Asocio proponas al la esperantista publiko. Estu dirite, do, senhezite, ke la lingvo estas freŝa kaj vigla, regule korekta, kvankam en kelkaj lokoj la frazkonstruo iomete ĝenas; ekz: «La silenton proksimiĝantaj infanvoĉoj rompis». Pri tute aparta flanko mi volas atentigi: en rakonto «Kalaboza» oni uzas sufiĉe da hispanlingvaj vortoj. Sed ili aperas, tie kaj tie, laŭ fuŝa maniero; - ĉu ne ankaŭ la titolo mem?... Mi supozas, ke ili jam estas tiel en la originalo, sed multe malpli pravigeblaj ili estas en esperanta tradudo, tial ke la tradukinto facile povas rekte interrilati kun hispanlingvaj samideanoj, por tute oportuna korektado. Kaj nun, kara leganto, jen invito: aĉetu la libron kaj juĝu mem, ĉar tio pozitive

utilos al vi kaj al tiuj, kiuj plej gratulinde ĝin prilaboris. 
—  LUIS HERNANDEZ. Boletín n031 (jul 1951)

Pri Humora Novelaro

Citaĵo
 Jen valora aldono al la Esperanta literaturo. Mi senhezite rekomendas la verketon al ĉiu Esperantisto kiu ne plu estas "novbakita” komencanto, ĉi enhavas dek tri mallongajn rakontojn, kaj ĉiu indas la legadon. La humoro estas delikata —laŭvice seka, romantika, ruza, eĉ filozofia—, sed ĉiam bonanima kaj trafa. Fakte, tion oni povus atendi; ĉar "Hasse Z.” estas la plumnomo de Hans Harald Zetterstrom: “unu el la plej eminentaj humoristoj de la Sveda literaturo” , kaj dum multaj jaroj redaktoro de ŝercgazeto Sondagsnisse-Strix. La rakontoj konsistas grandaparte el konversacioj aŭ monologoj en lingvaĵo ĉiutaga ; do ne ĝenas la leganton pezaj ĉirkaŭfrazoj kaj longaj paragrafoj. Tamen, foje malhelpas manko de sufiĉa interpunkcio. Nur tri preserarojn mi rimarkis. Malfacile estas traduki altklasan humoraĵon, ĉar kutime ties verkinto estas majstro de lingvaj ruzaĵoj. Tute eble, do, Szilagyi perdis ion en la traduko. Tamen li sin montras lerta kaj tre kapabla uzanto de Esperanto. La ĝenerala nivelo de la traduko estas alta. Mi do bedaŭras, ke de tempo al tempo li ŝajne laciĝis, permesante al si uzon de esprimo, kiu (kvankam sendube signifoplena por liaj samlandanoj) estas por alilingvano iom neklara. Ekz., Kiu entute (? fakte, efektive) disponas pri la ĉevalo ? (24). Li fiksis lian bildon (? li klasigis lin) (35). Pri tio oni ne povas helpi (? tion oni ne povas eviti) (55). Li nome (? hazarde) akompanis ŝin (40) ? Nur rekte li iris (kial nur ?) (24). Antaŭ ol presigi verkon, eĉ plej eminenta aŭtoro, povas profiti kritikon de alilingvano. 
— W.A.G. La Brita Esperantisto, n 487-488 nov-dec 1945

Pri Mi serĉis oron kaj oleon, sed trovis...

Citaĵo
 Jen rakonto pri juna Svedo, kiu vojaĝis al Usono, por tie trovi pli facilan vivon. Tamen ne tiom rakonto, kiom serio da

rakontoj : amuzaj anekdotoj ; scenoj el historio kaj legendo ; vojaĝadoj diversspecaj ; spertoj diversloke kaj diversmedie ; harstarigaj aventuroj kun gangsteroj, ruĝhaŭtuloj, lupoj, kaj ursoj. Ni legas pri laborista klubo ; preĝejaj predikoj, "La Marĉa Lilio” ; ruza restoraciestro ; arbara brulado ; serĉado por oleo kaj oro, la vivo kaj penso de Indianoj kaj Eskimoj ; hontinda perfido; fideleco homa kaj hunda; gajnoj kaj perdoj mirindaj-kalejdoskopo multkolora pri spertaro preskaŭ nekredebla. Sen pretendo al klasikeco, ĝi tamen estas verko tre leginda.

Lingve la traduko estas bona. Interesaj esprimoj: ĉiujkantado (komuna kantado) ; netrejninta (untrained) ; ŝtelveturanto (hitchhiker) ; la fina spurto ; ĉevalo henis (neighed); starti vojaĝon (ĉu tamen starti estas transitiva ?). Ni vidas jen vagonaro, jen (neologismo dube utila) trajno. Tre dubinda estas multiu. Eraroj preskaŭ mankas : ni notas domaĝoj (difektoj) ; ĝi neeble (neniel) povas. Kaj oni misuzas la prepozicion po : ni parcelis po unu terpecon (terpeco) ; la putoj donis 200,000 barelojn potage (unu barelon ĉiutage!) ; li devis sklavi, se li atingu potagan enspezon de krono (por atingi enspezon po krono tage) ; 35 gramoj pojare (po 35 gramoj jare). Tamen tuj poste troviĝas la ĝusta uzo: po 150 gramoj
— La Brita Esperantisto n. 495-496 jul-aŭg 1946

Lernolibroj

  • La Simpla Esperanto, lernolibro (1932),
  • Dr. Szilagyi’s Kurs i Esperanto (1935)[6],
  • Ellernu, daŭriga lernolibro (1938),
  • Konversacia Esperanto-Kurso (1938),

Recenzoj

Pri Dr. Szilagyi’s Kurs i Esperanto

Citaĵo
 Jen plua lernolibro laŭ rekta metodo. Kvankam ĝi estas speciale adaptita al la bezonoj de lernantaro sveda, ĝi estas bone uzebla de lernantaro de iu ajn nacio. Dum kelke da jaroj la aŭtoro tre sukcese instruadis pere de lumbildoj, kaj lia metodo prezentiĝas en la nuna volumo. Kelkrilate la libro memorigas pri la metodo Cseh ; ankaŭ pri la Gaja Lernolibro de Walter. Kritikan komparon ni ne entreprenos, sed nur diros, ke ĝi ŝajnas ĉiel bona. Certe, pri la multaj bildoj, la simpla stilo, kaj la spritaj historioj pri S-ro Adamson, ĝi estas tute interesa; kaj ni rekomendas ĝin al la atento de ĉiu kursestro
— La Brita Esperantisto - Numero 364, Aŭgusto (1935)

Pri Konversacia Esperanto-Kurso

Citaĵo
 Tiu ĵus represita lernolibro aperis antaŭ 30 jaroj. Tra 15 lecionoj kaj unu lasta, la fame konata kaj kompetenta D-ro Szilagyi prezentas iom la lingvoelementojn per ekzemploj klaraj, korektaj kaj spritaj, kiuj tial vigligas la intereson de la lernanto.

Simple faritaj bildoj, sed plenesprimaj, komprenigas pli ol tuta parolado. Vidu la mienon de «La rigardema vilaĝano», tiun de «La energia bopatrino» aŭ tiun de Adamson pri la vorto «manĝinta»! La libro instruas amuzante kaj povas esti uzata por kursoj (kun iom da instruista helpo). Oni ne forgesu ke la longaj gramatikaj eksplikoj plej ofte nur konfuzas la ne tre klerigitajn homojn. Mi estas certa, ke post tri monatoj, per tiu rekta metodo memorkapablaj lernantoj povas paroli la lingvon. Al neperfektaj esperantistoj ĝi estus utilega por flua parolo se ili laŭte legus ĉion senescepte, precipe la demandojn, kaj ankaŭ laŭte prirespondus ilin: jes, de la unua paĝo ĝis la lasta, plurfoje! Provu!

Libro zorge presita, sen preseraroj. En la ciferlisto mankas la NULO. Nun oni diras PRIMUSO anstataŭ kuirilo, kaj ni preferus «sidas SUR benkoj» anst. «sidas EN benkoj» Fine, al tiuj personoj, kiuj ŝatas vojaĝi inter la tempoj kaj ofte nur tretadas samloke, mi rekomendas la frazeton el paĝo 33: «Ĉu morgaŭ estAS vendredo»? 
— Salvador Gumá. Boletín n167 (maj 1968)

Pri Ellernu

Citaĵo
 Tiu ĉi lernolibro pligrandigas la amason de lerniloj, kiujn ni jam havas en nia esperantomondo, kaj pri kiuj ni ofte tute ne sentas la bezonon.

La kurso de Szilagyi estas tamen de nova speco kaj mi povus diri: ĝi devis aperi. Antaŭ kelka tempo, ni jam havis la okazon recenzi en la samaj kolonoj la bonegan elementan kurson laŭ la rekta metodo de tiu konata samideano. Por kelkaj amatoraj kursgvidantoj kiuj uzis tiun metodon, baldaŭ montriĝis do la dezirindeco ke ankaŭ eldoniĝu perfektiga kurso pri nia lingvo laŭ la sama metodo. ELLERNU! do respondas al granda demando kaj certe kontentigos ĉiu jn kiuj jam posedas la unuan elementan kurson.

Bona gajno por niaj instruantoj! 
— Belga esperantisto n253 (mar 1938)
Citaĵo
 Por elementaj Esperanto-kursoj ne mankas lernolibroj, kies diverseco rilate al metodo prezentas vastan elekteblon al la kursgvidanto. Ofte okazas tamen, ke trovinte taŭgan libron kaj sukcese uzinte ĝin ĉe kurso de komencantoj, la instruisto vane serĉas progrcsan libron, kiu ebligos daŭrigi la instruadon laŭ la sama metodo.

Des pli kontentaj devas esti la kursgvidantoj, ĉe kiuj la unuagrada lernolibro de D-ro Szilágyi, A Practical Course in Esperanto, trovis bonan akcepton, ĉar tiel frue sekvas ĝin sammetoda lernolibro por progresintoj. La manuskripton uzas jam de tri jaroj la aŭtoro mem, sukcesplena instruisto kun diverslanda sperto. La titolon inspiris la fama eldiro de Kabe : "Unue la Esperantistoj devas lerni Esperanton." La kurso estas dividita laŭ 18 lecionoj, el kiuj ĉiu konsistas el kvin partoj : I. Gramatika parto, II. Konversacia parto, III. Literatura parto, IV. Grup-ludo (interalie krucvortcnigmoj), V. Kontrolo. Riĉe dissemitaj tra la tuta libro estas amuzaj bildetoj, desegnitaj de Preis. Utila aldono estas Frazaro nacilingva, kiel materialo por traduk-ekzercado, ne enkudrita en la broŝuro pro la neceso variigi ĝin laŭ la lando de uzado. Krom tiu aldono, ĉio estas en Esperanto.

Al ĉiu instruisto, kiu por kursa uzado mendas almenaŭ dudek ekzemplerojn, la eldonistoj donacas ekzempleron de la Plena Gramatiko de Esperanto (de Kalocsay-Waringhien). 
— F. W. La Brita Esperantisto - Numero 396, Aprilo (1938)

Referencoj

  1. Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.
  2. Heroldo de Esperanto, 18/1967
  3. Georgi Mihalkov, Ĉiu memoro estas protesto, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 715-719.
  4. La Brita Esperantisto, n. 485-496 jul-aŭg 1946 pĝ 161 diras ke la traduko estas de Karl-Gustaf Gustafsson
  5. Eldona Societo Esperanto, Stockholm
  6. Eldona Societo Esperanto, Stockholm.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj


Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9