Wilhelm Herrmann (teologo)
Wilhelm HERRMANN (naskiĝinta la 6-an de decembro 1846 en Wust-Melkow, mortinta la 2-an de januaro 1922 en Marburg) estis germana teologo. VivoHerrmann iĝis en 1874 privata docento en Halle (Saale) kaj en 1879 orda profesoro pri sistema teologio en Marburg. Malgraŭ pluraj aliaj logaj postenofertoj li restis fidela al la marburga altlernejo. En 1889/90 li iĝis ties rektoro. Okaze de la 70-a datreveno naskiĝtaga oni aljuĝis al li la honoran doktorecon la jurscienca fakultato de Marburg. Li pli disvolvigis la teologian direkton de Albrecht Ritschl pri sistemeco sub speciala atento de etikaj problemoj. Teologoj multaj ŝuldas al Herrmann gravan influon, i.a. Karl Barth kaj Rudolf Bultmann. Alia grava disĉiplo de li estis la sveda episkopo kaj Lutero-fakulo Einar Billing. Influite fare de Immanuel Kant kaj Ritschl, lia teologio vidis laŭ la idealisma tradicio Dion kiel la potencon de boneco. Jesuo estis vidota kiel modela viro. Eĉ se Jesuo neniam ekzistus, laŭ Herrmann, lia tradicia portretado daŭre estus valida. Lia verko Der Verkehr des Christen mit Gott, im Anschluß an Luther dargestellt(1886) taksitis kiel kulminaĵo de liberalisma kristanismo de la 19-a jarcento, kvankam li ankaŭ estas meritigita je konservado de certaj konservativaj idealoj kontraŭ liberala reviziismo. Kontraŭ tio reagis poste Barth kaj la dialektika teologio. Verkoj (elekto)
FontoMeyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 234-235, kio legeblas interrete tie ĉi. |