Marburg
Marburg [maburk], en Esperanto foje Marburgo[1] estas pitoreska germana urbo apud la rivero Lahn - en la federacia lando Hesio kaj ties distriktaro Gießen. La urbo estas la administra centro de la distrikto Marburg-Biedenkopf. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 78 203 loĝantoj sur areo de 123,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 631 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Cölbe, Kirchhain, Ebsdorfergrund, Weimar, Gladenbach, Dautphetal kaj Lahntal. La loka esperantistaro ĉiujare okazigas la renkontiĝon KISO. Ĉiujare, aŭtune kaj printempe, pasas super la regiono dekmiloj da gruoj en sia migradvojo inter Svedio kaj Hispanio (pri tio vidu ankaŭ Der kaj Ekstremaduro). Iom da statistikoSituo: 50°49’ NO, 8°.46’ OR Vidindaĵoj
Famaj personoj rilataj al Marburg
Partneraj urboj
Esperanto en MarburgEstante universitata urbo, Marburg jam frue dum la 20-a jarcento havis Esperanto-grupon. El inter la movadaj eventoj en la urbo ekzemple menciiĝu, ke en majo 1954 la 32-a Germana Esperanto-Kongreso okazis en la urbo. 15 jarojn pli poste, inter la 27-a de decembro 1969 kaj la 3-a de januaro 1970 la 13-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Marburg kaj pritraktis la temon "Tendencoj en la literaturo de nia epoko". Proksime de Marburg, en Wetzlar, ankaŭ okazis la Internaciaj Seminarioj de 1984/1985, 1995/1996, 1999/2000 kaj 2004/2005. Regula movada evento en Marburg ĉiujare dum junio estas la jam supre menciita Kafoklaĉa Internacia Somera Renkontiĝo (KISO). Esperantistoj en Marburgo Referencoj
Eksteraj ligiloj
|