WikiLeaks
| WikiLeaks | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| internacia organizaĵo whistleblower platform (en) | |||||
| Komenco | 4-a de oktobro 2006 vd | ||||
| Landoj | Aŭstralio vd | ||||
| Fondintoj | Julian Assange vd | ||||
| |||||
| Retejo | Oficiala retejo | ||||
WikiLeaks [ŭikili:ks] estas retejo, kiu publikigas registarajn, komercajn aŭ religiajn dokumentojn, kiuj antaŭe estis sekretaj. Ĝi kutime ne donas nomojn kaj adresojn de homoj, kiuj afiŝas dokumentojn. La retejo estas lokita en Svedio. Kvankam ĝi havas nomon similan al Wikipedia, ĝi estas parto nek de Wikipedia nek de WikiMedia Foundation, kaj eĉ ne estas vikio.
Konata aktivulo de Wikileaks estas la aŭstralia ĵurnalisto kaj aktivisto Julian Assange. Per la agado de la retejo la fenomeno de informotraliko atingis grandskalan kaj tutmondan publikan atenton.
Afganiaj tralikoj
En 2010 WikiLeaks estis en la novaĵoj pro afiŝado de 90.000 dokumentoj pri la milito en Afganio.
Irakaj tralikoj
Fine de 2010 WikiLeaks afiŝis preskaŭ 400.000 dokumentojn pri la milito en Irako.
Tio estis la unua plej granda trafiko de sekretaj dokumentoj pri usona armeo. Ĝi raportis ĉefe pri mortoj de civiluloj, soldatoj, kaj vidaĵoj de memfaritaj bomboj kaj armitaj civiluloj.
Radio Vatikana traliko
Spuro troveblis al la katolikaj esperantistoj (IKUE) kaj la elsendoj en Esperanto de Vatikana Radio[1].
Publikigo de internaj uson-ambasadejaj leteroj
La organizo akiris en 2010 amason de konfidencaj uson-ambasadejaj elektronikaj leteroj. Ĝi transdonis la leterojn al elektitaj gazetoj por publikigo kaj samtempe ebligis aliron al la dokumentoj.
Atakoj je la serviloj, je persono
Tiuj publikigoj en 2010 kaj la anonco pri publikigo de internaj dokumentoj de iu usona bankego alarmis Usonon, kiu uzis sian forton kaj malebligis uzon de serviloj en Usono (Amazon), uzon de retpagiloj (PayPal) kaj eĉ sukcesis malebligi uzon de kelkaj eksterlandaj serviloj (Svislando, Francio, per premo je la amikaj landoj). La organizo respondis je tio per disdono de la densigita dokumentaro (2 gigabajtoj) al pli ol 70 serviloj. En komenco de decembro rifuzis ĝirojn por Wikileaks Mastercard, Visacard kaj svislanda PostFinance.
En la tempo post la publikigo de la irakaj dokumentoj leviĝis en Svedio akuzoj kontraŭ Julian Assange pro seksa perforto aŭ miskonduto. Oni arestis lin la 7-an de decembro 2010 en Britio. Ĝis nun ankoraŭ ne okazis jura verdikto pri lia eventuala kulpo aŭ nekulpo.
Samtempe komenciĝis en la reto anonima kolektiva atako kontraŭ la perceptitaj kontraŭuloj de Assange, nome la svedaj instancoj, bankoj, elektronikaj financaj entreprenoj ktp.
Notoj
- ↑ Wikileaks pri Radio Vaticana en Esperanto. (sub 'strenghts in diversity')
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

