Julian Assange
| Julian Assange | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Julian Paul Hawkins |
| Aliaj nomoj | Proff • Mendax |
| Naskiĝo | 3-an de julio 1971 (54-jaraĝa) en Townsville |
| Lingvoj | angla |
| Loĝloko | Embassy of Ecuador, London • Magnetic Island • Melburno |
| Ŝtataneco | Ekvadoro (2017–2019) Aŭstralio |
| Alma mater | Centra-Kvinslanda Universitato Universitato de Melburno Townsville State High School (en) |
| Subskribo | |
| Familio | |
| Patro | John Shipton |
| Patrino | Christine Ann Assange |
| Edz(in)o | Stella Assange (2022–) |
| Okupo | |
| Okupo | interreta aktivulo prezentisto ĵurnalisto interna alarmanto televida prezentisto eldonisto verkisto televida produktoro televida reĝisoro kodumulo programisto aktivulo |

Julian Paul ASSANGE [asa:nĵ] (naskiĝis la 3-an de julio 1971 en Townsville, Aŭstralio) estas aŭstralia ĵurnalisto kaj politika aktivulo. Li aktivas kiel proparolisto de WikiLeaks.
Kariero
Assange akiris praktikajn spertojn pri komputila sekureco kaj ŝtele aliris komputilojn de pluraj organizaĵoj (aŭstralia universitato, telekomunika firmao, aliaj) por trovi kaj pruvi sekurecajn mankojn. Li konfesis sin kulpa pri tio kaj estis punita je 2.100 aŭstraliaj dolaroj.
Kvankam Assange multe studis aŭtodidakte, li ankaŭ ĝis 2006 studis fizikon kaj matematikon en la universitato de Melbourne.

Usonaj aŭtoritatoj persekutis Assange de julio 2010 pro eblaj krimoj koncerne la diskonigon de sekretaj NATO-dokumentoj (pli ol 92 000).
Svedaj aŭtoritatoj je la 20-a de aŭgusto 2010 proklamis arest-ordonon kontraŭ Assange, pro seksperforto. Sekvatage ili nuligis la ordonon, tamen nun plu enketas pri la afero kaj je la 18-a de novembro renovigis la ordonon. La 7-an de decembro 2010 Assange estis arestita en brita policejo, kien li iris libervole[1][2]. Svedio petas de Britio lian ekstradicion.
Assange vivis en pluraj landoj kaj deklaris, ke li estas daŭre moviĝanta, vivanta en flughavenoj.
Aresto
La fondinto de WikiLeaks estis arestita en la Ambasado de Ekvadoro en Londono la 11-an de aprilo 2019. La brita polico anoncis la areston la saman tagon, post kiam la azilo estis retirita kaj Scotland Yard akiris permeson eniri la Ambasadon de Ekvadoro.
La 25an de junio 2024 oni informis, ke la Supera Tribunalo de Londono liberigis Julian Assange, post pli ol kvin jaroj de enprizonigo. Ekde sia aresto, li estis malliberigita en Belmarsh, frontante eblan kondamnon de ĝis 175 jaroj de prizono kaj eĉ de mortopuno fare de Usono. Assange kaj Usono interkonsentis, ke la ĵurnalisto deklaras sin kulpa je spionado kontraŭ kondamno de 62 monatoj de malliberigo, jam plenumita en Britio.[3]
Distingoj
- En 2008 Assange kaj WikiLeaks ricevis la premion Freedom of Expression Award de la organizaĵo Index on Censorship.
- En 2009 ili ricevis la premion Amnesty International Media Award, agnoske al meritoj pri senverdiktaj ekzekutoj ("Kenya: The cry of blood – extra-judicial killings and disappearances").
Eksteraj ligiloj
- Por Julian Assange, artikolo en Le Monde Diplomatique aperinta la 1-an de decembro 2018
- Serge HALIMI , Pierre RIMBERT, Se Assange nomiĝus Navalny, Le Monde Diplomatique en Esperanto je 2021 11 01; Alirite la 2021 11 24
Notoj
- ↑ Britische Polizei setzt Julian Assange fest en: Spiegel Online de 2010-12-07
- ↑ Wikileaks founder Julian Assange refused bail, BBC, 2010-12-07
- ↑ Julian Assange, en libertad tras un acuerdo con el Gobierno de EEUU Público, 25an de junio 2024, alirita la 25an de junio 2024.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

