Westenhellweg
Westenhellweg estas naturregiona ĉefunuo ĉe la suda rando de la ĉefunuogrupo de la Vestfala Golfo en Germanujo. Ĝi estas la okcidenta daŭrigo de la leŭsaj ebenaĵoj laŭlonge de la Vestfala Hellweg kaj ampleksas la regionon ĉirkaŭ la malnovaj urboj ĉe Hellweg Essen kaj Bochum.
La grundo en la kampo de Westenhellweg konsistas el riĉaj fruktodonaj leŭsaj areoj.
Najbaraj naturregionoj
Norde alligiĝas al la Westenhellweg la Emscherlando. En la sudo ĝi limiĝas kun la Bergisches Land kaj la Marka parto de la Sauerland. Ĝia orienta daŭrigo estas la leŭsaj regionoj laŭlonge de la Hellweg; en la okcidento ĝi limiĝas kun la Malsuprorejna malaltebenaĵo.
Situo kaj limoj
La regiono Westenhellweg estas la okcidenta daŭrigo de la leŭsoebenaĵoj de Hellweg kaj ampleksas ĉefe la terenon ĉirkaŭ la malnovaj urboj Essen kaj Bochum – escepte ties sudon - ĉe la Vestfala Hellweg. Partojn de la naturregiono ankaŭ havas la urboj Dortmund, Castrop-Rauxel, Herne, Gelsenkirchen kaj – per tre malalta areoporcio - Oberhausen. La hansa urbo Duisburg situanta ĉe la historia Hellweg jam lokas en la Malsuprorejna Malaltebenaĵo. Sekcopunkto de la Malsuproberga Lando, de la Malsuprorejna Malaltebenaĵo kaj de Westenhellweg estas Kastelo Broich, situanta tuj apud la historia vadejo de la Hellweg tra la Ruhr en Mülheim ĉe Ruhr, per kio la areo de Mülheim preskaŭ duone estas atribuenda al la naturregiono Westenhellweg.[1]
Naturregiona subdivido
La naturregiono Westenhellweg estis unuafoje difinata en la Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands (Manlibro de la Naturregiona Subdivido de Germanujo) ekde la 1950aj jaroj.[2] En la postsekvaj unuopaj mapoj 1:200.000 Münster (1960)[3], Düsseldorf/Erkelenz (1963)[4], Arnsberg (1969)[5] kaj Kleve/Wesel (1977)[6] La limoj denove estis prilaborataj, kaj la naturregiono estis dubdividata en subnaturregionojn; nur mapo Düsseldorf/Erkelenz montras neniun detalan subdividon. Jenaj subnaturregionoj estas per tio difinitaj:
- (pri 54 Vestfala Golfo)
Ĉar la mapo Düsseldorf/Erkelenz kun la urboj Essen (ĝis vaste en la okcidento) kaj Bochum (de Wattenscheid trans la kerna urbo ĝis Langendreer) ne plue subdividas la unuon, ne ekzistas oficiala naturregiona nomo por la pejzaĝo ĉirkaŭ Essen kaj la ŝotromontoj inter Essen kaj Wattenscheid (Mechtenberg sude de Rotthausen: 80,3 metroj; Auf m Silldgen sudokcidente de (Essen-)Leithe: 111,2 m.
Referencoj
- ↑ Maposervo „Schutzgebiete“ (protektejoj) faras projekcieblaj la limojn de la ĉefunuogrupoj („Naturräume“ - naturregionoj) kaj de la ĉefunuoj, la iom pli kruda maposervo „Landschaften“ (pejzaĝoj) subdividas la naturregionojn iomete pli detale. BfN: Karten (germane). Bundesamt für Naturschutz. Arkivita el la originalo je 2017-02-07. Alirita 2024-03-29 .
- ↑ Emil Meynen, Josef Schmithüsen (eldoninto): Handbuch der naturräumlichen Gliederung Deutschlands. Bundesanstalt für Landeskunde, Remagen/Bad Godesberg 1953–1962 (9 liveradoj en 8 libroj, aktualigita mapo 1:1.000.000 kun ĉefunuoj 1960).
- ↑ Sofie Meisel: Geographische Landesaufnahme: Die naturräumlichen Einheiten auf Blatt 97 Münster. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1960. → Online-Karte (PDF; 4,1 MB)
- ↑ Karlheinz Paffen, Adolf Schüttler, Heinrich Müller-Miny: Geographische Landesaufnahme: Die naturräumlichen Einheiten auf Blatt 108/109 Düsseldorf/Erkelenz. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1963. → Online-Karte (PDF; 7,1 MB)
- ↑ Martin Bürgener: Geographische Landesaufnahme: Die naturräumlichen Einheiten auf Blatt 110 Arnsberg. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1969. → Online-Karte (PDF; 6,1 MB)
- ↑ Wilhelm von Kürten: Geographische Landesaufnahme: Die naturräumlichen Einheiten auf Blatt 95/96 Kleve/Wesel. Bundesanstalt für Landeskunde, Bad Godesberg 1977. → Online-Karte (PDF; 6,9 MB)
- ↑ La mapoj Münster kaj Arnsberg uzas la singularon, mapo Kleve/Wesel la pluralon.
- ↑ Sur mapo Münster (1960) la indekso 545.1 ankoraŭ indikas unuon "Ardeyvorland", kiel ties parta unuo je referenco sur la (tiam ne jam aperinta) mapo Arnsberg 545.10 estas menciita kiel sub-naturregiono "Stockumer Höhe".
Tiu ĉi subdivido estis rezignata je mapo Arnsberg (1969), ĉar la Baseno Witten-Hörde, la Altaĵo de Stockum kaj la Ardey-Montaro nun estis atribuata al la ĉefunuo Hellwegbörden.
Eksteraj ligiloj
- Naturregionaj mapoj 1:200.000 de Bundesinstituts für Landeskunde – jen gravaj estas ĉiuj unuoj komenciĝaj je "545"
- Blatt 95/96 - Kleve/Wesel (Osten)
- Blatt 97 - Münster (Westen)
- Blatt 108/109 - Düsseldorf-Erkelenz (Osten)
- Blatt 110 - Arnsberg (Westen)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.