Hellweg

Hellweg nomiĝis en la mezepoko granda reĝa aŭ armea vojo aŭ grava strato por la granddistanca komerco, kiu estis daŭre tenenda libera de surkreskaĵo je larĝo da pli malpli tri metroj. Se la literaturo diras nur Hellweg sen klariga adjektivo, ĝi kutime celas la Vestfalan Hellweg.[1]
Nomklarigo
Laŭ vaste disvastiĝinta interpreto la nomo „Hellweg“ devenas de la platgermana vorto helwech, kiu signifas larĝan helan vojon, kiu donas al vojaĝantaj komercistoj la eblecon atingi la celon pli rapide kaj pli bone protektate kontraŭ rabatakoj.
Alia interpretaĵo de la nomo Hellweg estas tiu de salovojo, baziĝanta sur la greka resp. kelta nomo hals resp. hal por salo (komparu la nomojn de la salproduktaj urboj Halle aŭ Bad Reichenhall), kio tamen validas nur por certa parto de la Hellweg.
Pli malnova interpretaĵo estas tiu de mortintovojo. La Hellweg estas laŭ la germana Vortaro de Grimm unue la vojo, sur kiu oni veturis la kadavrojn. Helvegr estas la vojo al la subtera mondo, al kiu konvenas la Vestfala Hellweg, mortintovojo, skribis Wolfgang Golther, germanisto de la finiĝanta 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, kiu okupiĝis esplore pri ĝermana mitaro. En la silabo Hel respeguliĝas, laŭ tiamaj supozoj, la nomo de la nordĝermana diino de la mortintoj kaj de la infero.[2] Restas neklare, kian realan rilaton tiu-ĉi nominterpreto havas kun la strato.
Vidu ankaŭ
Literaturo
- Ferdinand Seibt (eld.): Transit Brügge-Novgorod: eine Straße durch die europäische Geschichte. Ausstellungskatalog. Bottrop/ Essen 1997, ISBN 3-89355-148-4.
- Wolfgang Golther: Handbuch der Germanischen Mythologie. Novkompostita kaj priverkita eldono laŭ la eldono Lepsiko 1895. Marix Verlag, Wiesbaden 2004, ISBN 3-937715-38-X.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Hellweg-Mapoj:
- Hellwege Arkivigite je 2013-04-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Hellenwege, Hellstraßen, Hellenstraßen ktp. Arkivigite je 2009-03-16 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.