Vikimanio

Vikimanio
emblemo
ĉiujara konferenco
Wikimedia special project (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
konferenco • perioda evento • WikiCon
Komenco 2005 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Jimmy Wales prelegas en Vikimanio.
Ĉi tiu artikolo temas pri la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj. Por la esperantista renkontiĝo vidu Esperanta Vikimanio.

Vikimanio estas ĉiujara internacia konferenco por uzantoj de vikiprojektoj fondita de Fondaĵo Vikimedio (ekzemple Vikipedio). Unuafoje ĝi okazis en 2005 en Germanio, poste en Usono, Tajvano, Egiptio, Argentino, Pollando kaj Israelo. Uzantoj de Vikipedio en Esperanto organizis en 2011 Esperantan Vikimanion en Svitavy (Ĉeĥio).

Historio

Douglas Scott ĉe la malferma ceremonio de Wikimania 2018 en Kaburbo, Sud-Afriko
Okazoj de Vikimanio
Okazo Datoj Loko Kontinento
Vikimanio 2005 5-a7-a de aŭgusto Frankfurto, Germanio Eŭropo
Vikimanio 2006 4-a6-a de aŭgusto Kembriĝo, Masaĉuseco, Usono Ameriko
Vikimanio 2007 3-a5-a de aŭgusto Tajpeo, Tajvano Azio
Vikimanio 2008 17-a19-a de julio Aleksandrio, Egiptio Afriko
Vikimanio 2009 26-a28-a de aŭgusto Bonaero, Argentino Ameriko
Vikimanio 2010 9-a11-a de julio Gdańsk, Pollando Eŭropo
Vikimanio 2011 4-a7-a de aŭgusto Hajfo, Israelo Azio
Vikimanio 2012 12-a15-a de julio Vaŝingtono, Usono Ameriko
Vikimanio 2013 7-a11-a de aŭgusto Honkongo, Ĉinio Azio
Vikimanio 2014 6-a10-a de aŭgusto London, Britanio Eŭropo
Vikimanio 2015 15-a19-a de aŭgusto Meksikurbo, Meksiko Ameriko
Vikimanio 2016 22-a28-a de junio Esino Lario, Italio. Eŭropo
Wikimania 2017 9-a de aŭgusto — 13-a de aŭgusto 2017 Montrealo, Kanado. Ameriko
Wikimania 2018 18-a de julio — 22-a de julio 2018 Kaburbo, Sud-Afriko Afriko
Wikimania 2019 14-a de aŭgusto — 18-a de aŭgusto 2019 Stokholmo, Svedio Eŭropo
Wikimania 2020 nuligita Bankoko, Tajlando Azio
Wikimania 2021 13-a17-a de aŭgusto virtuala evento Interreto

Esperanto

Esperantistaj vikipediistoj kelkfoje partoprenis kaj prezentiĝis dum la internaciaj Vikimanioj. En 2007 en Tajpeo prelegis Chuck Smith, fondinto de Vikipedio en Esperanto.

2011

Ziko van Dijk dum la Vikimanio 2011

En 2011 partoprenis la Vikimanion en Hajfo sep esperantistoj Amir Aaroni, Marek Blahuš (Blahma), Castelo Branco, Ziko van Dijk (Ziko), Slavik Ivanov (Amikeco), Sergeo Tyrin kaj Brion Vibber dum entute estis 720 partoprenantoj.

Amir Aaroni estis en la loka organiza teamo. Ziko van Dijk partoprenis kiel prezidanto de Wikimedia Nederland (la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio). Marek Blahuš kaj Castelo Branco ricevis stipendion de Fondaĵo Vikimedio, kiu kovris iliajn vojaĝkostojn; similan stipendion ricevis Slavik Ivanov de la rusia landa fako de la fondaĵo. Brion Vibber kiel dungito de la Fondaĵo Vikimedio partoprenas la renkontiĝon regule.

La 7-an de aŭgusto vespere, dum libera tempo, okazis ankaŭ renkontiĝo de la esperantistaj partoprenantoj kun israela aktivulo Jehoŝua Tilleman, loĝanta proksime al Hajfo.

Esperanta Vikimanio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanta Vikimanio.

La unua esperanta Vikimanio okazis de la 26-a ĝis la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), organizita de Pavla Dvořáková (nome de Ĉeĥa Esperanto-Asocio) kaj E@I.

Eksteraj ligiloj

  • Wikimania ĉe Meta-Wiki, kunordiga vikimedia vikio


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.