Slavik Ivanov
| Slavik Ivanov | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 20-an de majo 1978 (48-jaraĝa) en Nord-Osetio—Alanio |
| Lingvoj | Esperanto • rusa • oseta |
| Ŝtataneco | Rusio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto vikipediisto vikimediano blogisto |
| Verkoj | osetlingva vikipedio |
| TTT | |
| Retejo | http://amikeco.ru |
Slavik (Vjaĉeslav) Ivanov (ruse Вячеслав Иванов) estas esperantisto el la suda parto de Rusio, urbo Vladikavkaz. Li naskiĝis la 20-an de majo 1978. Nun li laboras en Sankt-Peterburgo. Slavik estas edziĝinta kaj patriĝinta. Li laboras kiel universitata instruisto en la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, instruas Esperanton ĉeeste kaj, de tempo al tempo, aktivas en diversaj IT-projektoj kiel Interret-ĵurnalisto, redaktoro aŭ programisto.
Movade li estis B-komitatano de UEA (ĝis la 92-a UK en 2007), membro de REU, UEA, BEMI kaj E@I, redaktoro de la ruslingva novaĵservo Esperanto novosti (Esperanto-novaĵoj) kaj ties aktiva dulingva forumo. Li kungvidas la du grandajn grupojn pri Esperanto en la furora rusia socia reto VK.com (vKontakte).
En 2010 li aktive partoprenis la internacian Rusian Esperanto-Kongreson (REK) en Peterburgo, interalie gvidinte tie kunvenon pri Vikipedio kaj prezento de rusiaj temoj en ĝi.
En 2004 li jam estis ĉeforganizanto de la peterburga parto de tiujara 60-a IJK en Rusio.
Iom rande de la movado li partoprenas evoluon de lingvaj festivaloj kaj, interalie, organizis la unuajn tri lingvajn festivalojn en Peterburgo (2007, 2008 kaj 2009).
Krom la Esperanta Vikipedio, li aktivas ankaŭ en la Ruslingva Vikipedio. Krome li mem faris la peton kaj la fruan aranĝon de la osetlingva eldono en februaro 2005[1][2].
La osetlingva Vikipedio estis kelkfoje favore menciita en amaskomunikiloj de Osetio, inkluzive de nord-osetia televido[3]. Ĝi tamen kreskas ne tre rapide, parte pro limigita uzo de la skriba oseta lingvo — por plejparto de etnaj osetoj la kutima skriba lingvo estas la rusa, eĉ se ili tre bone parolas la osetan.
Referencoj
- ↑ «Википедия полезна для каждого участника». Снова о проекте os.wikipedia.org // Ossetia.ru, julio 2005.
- ↑ [http://www.ossetia.ru/news/interview/osetinskoy_vikipedii_10_let.html Осетинской Википедии 10 лет en ossetia.ru, kun portreta foto de li, traduko al Esperanto Osetlingva Vikipedio#Esperantlingva traduko jen
- ↑ intervjuo Очень громко об осетинском разделе Википедии al li en Amikeco.ru
Eksteraj ligiloj
- http://slavik.ikso.net
- http://amikeco.ru/pro/eo
- Intervjuo kun Slavik Ivanov fare de Dima Ŝevĉenko en januaro 2022 esperante (Jutubo).
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

