Un long dimanche de fiançailles (filmo)
Un long dimanche de fiançailles (Longa dimanĉo de fianĉiĝo) estas franca filmo de Jean-Pierre Jeunet, adaptita de samtitola libro de Sébastien Japrisot kaj aperinta la 27-an de oktobro 2004 en Francio, Svislando kaj Belgio. RakontoEn tranĉeoj de la Somme dum la Unua mondmilito kvin soldatoj estas akuzitaj pro sinvundado por eskapi el sia servo. Mortkondamnitaj de milita kortumo, ili estas kondukitaj ĝis antaŭ-posteno nomita "Bingo crépuscule" kaj forlasitaj al sia sorto en nenieslando, kiu apartigas la du armeojn. Inter ili troviĝas Manech, la fianĉo de la heroino de la filmo, lama, romantika junulino nomita Mathilde, kiu ne kredas, ke ŝia amanto mortis. Se li estus mortinta, ŝi scius tion. Forta pro tiu intuicio, Mathilde ekenketas kaj iom post iom amasigas indicojn, kiuj malkovrigos al ŝi, kio okazis tiun tagon en "Bingo crépuscule", kaj helpos al ŝi trovi pluvivantojn, kaj finfine ŝi retrovos Manech-on. Rolularo
FilmmuzikoVidu ankaŭEksteraj ligiloj
|