Turkovice
Municipo Turkovice troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, proksime de la ŝoseo n-ro 17 el Čáslav al Heřmanův Městec, Chrudim, proksimume 10 km okcidente de Heřmanův Městec kaj proksimume 10 km sude de la urbo Přelouč. La komunumo konsistas el tri lokpartoj - Turkovice, Bumbalka kaj Rašovy. Vivas ĉi tie 317 loĝantoj (2024). En tuta komunumo estas registritaj 236 domoj, el tio en parto Turkovice 74. Nomo de la komunumo devenas de la vorto "taŭro", ĉeĥe "tur", ne de "turko, turka". La najbaraj municipoj de la setlejo estas Semtěš, Sovolusky, Podhořany u Ronova, Holotín, Bukovina u Přelouče kaj Urbanice. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Partoj de municipoMemorindaĵojPreĝejo de Sankta MartenoOrigine frugotika preĝejo de Sankta Marteno el la jaro 1348, estis en la jaro 1729 aranĝita baroke kaj empire. En la jaroj 1816-17 estis alkonstruita turo, sakristio kaj oratorioj. Ĝi estas negranda ununava preĝejo kun ortangula pastrejo. La eksteraĵo estas dividata per lizenoj. La altaro estas pseŭdobaroka, bildo de Sankta Bartolomeo de J. Brandejs, predikejo kun figuraj reliefoj kaj statuoj el la dua duono de 18-a jarcento, frubaroka ŝtona baptujo. Ĝi servis kiel paroĥa preĝejo kaj familia tombo de posedantoj de sinjorejo Podhořany. Ĉe la preĝejo estas tombejo. Enteriga kapeloEnteriga kapelo de Pachtoj el Rájov estas empira el la jaro 1839. De la kapelo gvidas alta apogmuro de la deklivo kun ŝtuparo al paroĥejo. En tiu ĉi tombeja muro troviĝas naŭ renesancaj tomboŝtonoj. ParoĥejoParoĥejo estas baroka el la jaro 1731, komence de la 19-a jarcento rearanĝita. LernejoLernejo sur vilaĝplaco antaŭ la preĝejo havas relative longan tradicion. Lerni en la komunumo oni komencis jam en la jaro 1720. Oni lernis trivion - legadon, skribadon kaj kalkuladon kaj ankaŭ religion. Statuo de Sankta Johano NepomukaStatuo de Sankta Johano Nepomuka estas sur vilaĝplaco antaŭ la lernejo. Ĝi devenas el 18-a jarcento. Bibliografio
Eksteraj ligilojOficialaj paĝoj de la komunumo[rompita ligilo] ĉeĥe
|