SukarnoSukarno aŭ en malnova, nederlanda literumo Soekarno,[1] naskiĝinta kiel Kusno Sosrodihardjo (la 6-a de junio 1901 - la 21-a de junio 1970) estis gvidanto de naciista movado en kaj unua prezidanto de Indonezio. BiografioSukarno naskiĝis en Surabajo. Lia patro, Raden Sukemi Sosrodihardjo, javano, estis lernejestro. Lia patrino, Ida Ayu Nyoman Rai, estis el Balio. Li studis arĥitekturon kaj iĝis inĝeniero. Li iĝis gvidanto de la Nacia Partio de Indonezio, Partai Nasional Indonesia, en 1927. La nederlanda registaro malliberigis lin plurfoje. Dum la Dua Mondmilito li kunlaboris kun la japanaj okupantoj de Nederlanda Hindio. Post la milito li deklaris sendependecon de Indonezio je la 17-a de aŭgusto 1945 kaj iĝis prezidanto. Li teoriumis nacian ideologion de Indonezio, Pancasila. Li iniciatis politikon malproksiman al la okcidentaj potencoj. Kun Jawaharlal Nehru, kaj Gamal Abd-al Nasser, li iniciatis lanĉadon de la Senalianca Movado, kaj aranĝis la historisignifan Bandungan konferencon. Tio kaŭzis la oponon de Usono kaj aliaj potencoj. En 1965 la militistoj prenis la potencon, sub la gvido de Suharto, kiu post tre forta subpremado de komunistoj kaj aliaj maldekstruloj prenis formale la prezidantecon en 1967. Sukarno restis sub hejma malliberigo ĝis sia morto Lia filino Megawati Sukarnoputri fariĝis la kvina prezidento de Indonezio de 2001 ĝis 2004. Referencoj
Vidu ankaŭ |