Skvamkapa papago

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skvamkapa papago

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Pionus
Wagler, 1832
Specio: Skvamkapa papago, P. maximiliani
(Kuhl, 1820)
Pionus maximiliani
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Skvamkapa papago (Pionus maximiliani, laŭ kio papago de Maksimiliano) konata ankaŭ kiel Skvameckapa papago, estas unu el ok specioj de papagoj en la genro Pionus en la subfamilio Arinae de la familio Psittacidae, de afrikaj kaj amerikaj papagoj.[1] Ĝi troviĝas en Brazilo, Bolivio, Argentino, kaj Paragvajo.[2]

Taksonomio kaj sistematiko

La Skvamkapa papago havas jenajn kvar subspeciojn:[1]

La Skvamkapa papago kaj la Ruĝbeka papago (P. sordidus) estas frataj specioj.[3] La specia epiteto estas referenco al la princo Maximilian zu Wied-Neuwied, nobelo kaj natursciencisto kiu esploris la internon de sudorienta Brazilo komence de la 19a jarcento.

En Brazilo, la Skvamkapa papago estas nomata cocotasmaritacas (el mbaé'taka, tupia por "bruema birdo").

Skvamkapa papago en naturo

Aspekto

La skvamkapa papago estas 25 ĝis 29 cm longa kaj pezas 233 ĝis 293 g. Plenkreskuloj de la nomiga subspecio P. m. maximiliani havas nigrecbrunajn frunton kaj mezan kronon. La cetero de ilia kapo, ilia nuko kaj ilia supra dorso estas malhelverdece bronzkoloraj; la plumoj havas pli malhelajn randojn, kiuj donas nomon per skvameca efiko. Iliaj okuloj havas arkojn de nuda blanka haŭto supre kaj malsupre. Iliaj malsupra dorso kaj flugiloj estas obtuze verdaj kun pli helaj skvamoj. Ilia gorĝo kaj supra brusto estas obtuze bluaj, kiuj fariĝas flavecverdaj sur la ventro. Iliaj subvostaj kovriloj kaj bazo de la vosto estas ruĝaj. La internaj vostoplumoj estas verdaj kaj la eksteraj bluaj. Nematuraj birdoj havas pli palan verdan kapon kaj malpli bluan sur la brusto ol plenkreskuloj.[4]

Subspecio P. m. melanoblepharus estas pli granda ol la nomiga; ĝiaj verdaj areoj kaj la blua brusto estas pli malhelaj kaj la haŭto ĉirkaŭ la okulo estas malhela. P. m. siy estas ankaŭ pli malhela ol la nomiga, kun ruĝecviolaj mentono kaj gorĝo. P. m. lacerus estas simila al siy, sed pli granda kaj havas pli, kaj pli intensan, bluon sur la brusto.[4]

Distribuado kaj habitato

La subspecioj de la Skvamkapa papago troviĝas tie:[1][4]

  • P. m. maximiliani, nordorienta kaj orient-centra Brazilo el Ceará kaj Piauí suden ĝis Goiás kaj Bahia
  • P. m. siy, centra kaj sudorienta Bolivio, okcidenta kaj centra Paragvajo, kaj okcident-centra Brazilo ĝis norda Argentino
  • P. m. lacerus, nordokcidentaj provincoj de Argentino Salta, Tukumano kaj Katamarkio
  • P. m. melanoblepharus, sudorienta Brazilo el Minas Gerais suden tra orienta Paragvajo ĝis nordorientaj provincoj de Argentino Misiones kaj Corrientes

La skvamkapa papago loĝas en diversaj pejzaĝoj, kiuj varias geografie. En la nordo kaj okcidento de sia teritorio ĝi preferas foliarbarojn kaj galeriajn arbarojn en la iom seka caatinga kaj Ĉako. En la sudoriento ĝi troviĝas en pli humidaj ĉiamverdaj kaj duon-deciduaj foliarbaroj, inkluzive de tiuj dominitaj de araŭkario. En Brazilo ĝi atingas altitudojn de 1 500 ĝis 1 600 m kaj en Argentino ĝis 2 000 m.[4][5]

Naturiĝintaj skvamkapaj papagoj estas observitaj reproduktiĝantaj ekde 2017 en la parkoj de Malago, Hispanio.[6] En unu hispana kazo, ina skvamkapa papago estis observita sukcese zorganta hibridajn idojn kun maskla oranĝflugila amazono (Amazona amazonica).[7]

Kutimaro

Movoj

La Skvamkapa papago estas tutjara loĝanto tra sia teritorio.[4]

Manĝado

La Skvamkapa papago manĝas semojn, florojn, kaj fruktojn de ampleksa vario de plantoj.[4]

Reproduktado

La reprodukta sezono de la skvamkapa papago ŝajne varias geografie, sed ne estas plene difinita. Ĝi nestas en truoj en arboj. En kaptiteco la ovodemetado estas de kvar aŭ kvin ovoj kaj la tempo de eloviĝo ĝis elnestiĝo estas de naŭ semajnoj.[4]

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Parrots, cockatoos (Januaro 2023). Alirita 18a de Februaro 2023 .
  2. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. 30a de Januaro 2023. Species Lists of Birds for South American Countries and Territories. [1] Alirita la 30an de Januaro, 2023
  3. Remsen, J. V., Jr., J. I. Areta, E. Bonaccorso, S. Claramunt, A. Jaramillo, D. F. Lane, J. F. Pacheco, M. B. Robbins, F. G. Stiles, kaj K. J. Zimmer. Versio de 30a de Januaro 2023. "A classification of the bird species of South America". American Ornithological Society. [2] Alirita la 30an de Januaro, 2023
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 4,6 Collar, N., A. Bonan, kaj P. F. D. Boesman (2020). Scaly-headed Parrot (Pionus maximiliani), versio 1.0. En Birds of the World (J. del Hoyo, A. Elliott, J. Sargatal, D. A. Christie, kaj E. de Juana, Editors). Cornell Lab of Ornithology, Ithaca, NY, USA. [3] Alirita la 26an de Februaro, 2023
  5. van Perlo, Ber. (2009) A Field Guide to the Birds of Brazil. New York: Oxford University Press, p. 136. ISBN 978-0-19-530155-7.
  6. Malaga park's parrot invasion continues as new species is discovered (15a de Decembro 2017). Alirita 19a de Marto 2021 .
  7. (4a de Februaro 2021) “Successful hybridization between non-congeneric parrots in a small introduced population”, IBIS International Journal of Avian Science 163 (3), p. 1093–1098. doi:10.1111/ibi.12936. 233929115. Alirita 19a de Julio 2021.. 
  • Hoppe, D., 2007: Ribeiropapagei – ein neuer Name für die Gelbbauchamazone. Gefiederte Welt, Vol. 131, pp. 173–176 + 210–213.

Bibliografio

  • Juniper, T., kaj M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2).

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.