Pionus

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pionus
Blankakrona papago, Pionus senilis, en la Birdoparko Papagomonto, Honduro
Blankakrona papago, Pionus senilis,
en la Birdoparko Papagomonto, Honduro
Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves. Birdoj
Ordo: Psittaciformes
Familio: Psittacidae
Subfamilio: Arinae
Tribo: Androglossini
Genro: Pionus
Wagler, 1832
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pionus estas genro de mezgrandaj papagoj indiĝenaj de Meksiko, kaj Centra kaj Sudameriko. Karakterizaĵoj de la genro estas la dika korpo, nuda okulringo (kiu povas varii en koloro), kaj mallonga kvadrata vosto. Ili estas supraĵe similaj al amazonaj papagoj, sed pli malgrandaj, kaj dumfluge iliaj flugilmovoj estas multe pli profundaj. Koloraro estas ĝenerale malforta sed kompleksa kompare kun membrospecioj de la genro Amazona; sub hela lumo, iliaj plumoj briletas kun irizeca brilo. Ĉiuj specioj havas brile ruĝajn subvostajn kovrilojn; la scienca nomo de unu specio, nome la blukapa papago (P. menstruus), rilatas al tio. Maskloj kaj inoj estas similaj, sen rimarkinda seksa dimorfismo.

Taksonomio

La genron Pionus enkondukis en 1832 la germana natursciencisto Johann Georg Wagler.[1] La nomo devenas el antikva greka piōn, pionos kun la signifo "dika".[2] La tipa specio estis deklarita blukapa papago fare de George Robert Gray en 1840.[3]

Kelkaj fakuloj sugestis, ke la blukapa papago estu disigita en du aŭ tri specioj.

La genro enhavas ok speciojn nome la jenaj:[4]

Specioj

  • Blukapa papago, Pionus menstruus (Linnaeus, 1766) tropika Suda kaj Centra Ameriko; ĉefe verda, bluaj kapo kaj kolo (ankaŭ malsupraj partoj en subspecio reichenowi), ruĝa subvosto, LC
    • P. m. rubrigularis, Cabanis, 1881
    • P. m. menstruus (Linnaeus, 1766)
    • P. m. reichenowi, Heine, 1884
  • Ruĝbeka papago, Pionus sordidus (Linnaeus, 1758) nordokcidenta Sudameriko; ĉefe verda, iom blua brusto, beko brilruĝa kaj ruĝa subvosto, LC
    • P. s. saturatus, Todd, 1915
    • P. s. ponsi, Aveledo & Ginés, 1950
    • P. s. sordidus (Linnaeus, 1758)
    • P. s. antelius, Todd, 1947
    • P. s. corallinus, Bonaparte, 1854
    • P. s. mindoensis, Chapman, 1925
  • Skvamkapa papago, Pionus maximiliani (Kuhl, 1820) orienta kaj centra Sudameriko; ĉefe verdaj kapplumoj kun bordoj bluaj. La brusto povas esti de blua ĝis indiga koloro. Flugiloj kaj dorso estas ĉefe verdaj, kelkaj birdoj povas evoluigi bronzajn "epiletojn" sur siaj ŝultroj. Ruĝa subvost/puga areo. La plumoj en ĉi tiu areo estas pintita de helverda kaj en iuj kazoj violeca. La beko estas ie ajn de nigra ĝis korna koloro, plej multaj birdoj havas dukoloran bekon. La haŭto estas kutime griza ĝis rozkolora. LC
    • P. m. maximiliani (Kuhl, 1820)
    • P. m. siy, Souancé, 1856
    • P. m. lacerus, Heine, 1884
    • P. m. melanoblepharus, Miranda-Ribeiro, 1920
Kapo kaj kolo de Blankakrona papago.
  • Blankakrona papago, Pionus senilis (Spix, 1824) Meksiko kaj Centrameriko; plejparte malhelverda kaj malhelblua. Blankaj frunto kaj krono kaj blankeca gorĝo. Olivkolora ŝultrareo. Helverda ventro. Ruĝaj subvostaj kovriloj. Maskloj kaj inoj povas havi rozkolorajn okulringojn. LC
  • Prunkrona papago, Pionus tumultuosus (Tschudi, 1844) Andoj en centra Sudameriko; plejparte verda kun obtuze bluetgriza kolo kaj ruĝaj subvostaj kovriloj. Kapo makulecruĝa. LC
  • Bronzflugila papago, Pionus chalcopterus (Fraser, 1841) nordokcidenta Sudameriko; plejparte malhelblua kun ruĝaj subvostaj kovriloj. Flugiloj malhelbronzverdaj kaj gorĝo rozkolora. LC
    • P. c. chalcopterus
    • P. b. cyanescens
  • Malhela papago, Pionus fuscus (Müller, 1776) nordorienta Sudameriko; plejparte malhelbrungriza, flugilplumoj bluaj kaj subvostaj kovriloj ruĝaj. LC
  • Blankafrunta papago, Pionus seniloides (Massena & Souancé, 1854) de okcidenta Venezuelo tra la orientaj Andoj de Kolombio kaj ambaŭ deklivaroj de Andoj en Ekvadoro en nordokcidentan Peruon. LC

Referencoj

  1. (1832) “Monographia Psittacorum”, Abhandlungen der mathematisch-physikalischen Classe, Königlich-Bayerische Akademie der Wissenschaften (Latin) 1, p. 463–750 [497]. 
  2. Jobling, James A.. (2010) The Helm Dictionary of Scientific Bird Names. London: Christopher Helm. ISBN 978-1-4081-2501-4.
  3. Gray, George Robert. (1840) A List of the Genera of Birds : with an Indication of the Typical Species of Each Genus. London: R. and J.E. Taylor.
  4. Parrots, cockatoos. IOC World Bird List Version 11.2. International Ornithologists' Union (July 2021). Alirita 16a de Oktobro 2021 .

Bibliografio

  • Juniper, T., kaj M. Parr (1998). A Guide to the Parrots of the World. Pica Press, East Sussex. (ISBN 1-873403-40-2).

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.