Ráby
| Ráby | |||
| germane Raab | |||
| municipo | |||
Burgo Kunětická hora el ŝoseo kuniganta municipojn Ráby kaj Kunětice, sub la burgo estas municipo Ráby
| |||
|
|||
| Oficiala nomo: Ráby | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice | ||
| Distrikto | Distrikto Pardubice | ||
| Administra municipo | Pardubice | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Memorindaĵo | Kunětická hora burgo | ||
| Situo | Ráby | ||
| - alteco | 213 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50° 04′ 29″ N 15° 48′ 23″ O / 50.07472 °N, 15.80639 °O (mapo) | ||
| Katastro | 2,37 km² (237 ha) Ráby | ||
| Loĝantaro | 589 (2025) | ||
| Denseco | 248,52 loĝ./km² | ||
| Tabulo | Orientelba tabulo | ||
| Fondo | 1778 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 533 52 | ||
| NUTS 3 | CZ053 | ||
| NUTS 4 | CZ0532 | ||
| NUTS 5 | CZ0532 575534 | ||
| Katastraj teritorioj | 1 | ||
| Partoj de municipo | 1 | ||
| Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| Retpaĝo: www.raby-obec.cz | |||
Municipo Ráby (germane Raab) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en ebenaĵo de rivero Elbo, sub suda deklivo de monto kun burgo Kunětická hora, 5 kilometrojn norde de Pardubice ĉe neĉefa ŝoseo de 3-a klaso liganta Pardubice kaj Hradec Králové. Vivas ĉi tie 589 loĝantoj (2025). En blazono videblas frugilego kaj ŝaka bildo flavanigra anstataŭ blankanigra.
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kunětice, Němčice kaj Staré Hradiště.
Historio
Vilaĝo, origine nomata Raab, pli poste Ráby, estis fondita enkadre de la t.n. raabigado en la jaroj 1777 - 1778 sur grundoj de estinta damcerva ĉasarbaro kaj de Podhorský korto okaze de Maria-Tereziana rearanĝo de katastraj distriktoj. Parto da grundoj estis atribuata al interesantoj, koloniistoj. En la vilaĝo komencis sian memstaran kulturadon 19 plejparte ĉeĥaj terkulturistoj. La nova domaro estis nomita laŭ František Antonín Raab, kortega konsiliano komisiita per realigo de la reformo.
Loĝantaro
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 303 |
| 1880 | 330 |
| 1890 | 293 |
| 1900 | 257 |
| 1910 | 232 |
| 1921 | 243 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 255 |
| 1950 | 360 |
| 1961 | 387 |
| 1970 | 345 |
| 1980 | 451 |
| 1991 | 515 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 551 |
| 2014 | 580 |
| 2016 | 557 |
| 2017 | 549 |
| 2018 | 545 |
| 2019 | 551 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2020 | 567 |
| 2021 | 581 |
| 2022 | 569 |
| 2023 | 594 |
| 2024 | 586 |
| 2025 | 589 |
Vidindaĵoj
- Proksime de la vilaĝo fieras sur soleca monto dominanto de vasta ebenaĵa apudelba regiono burgo Kunětická hora.
- En domo de estinta ĉasista kasteleto el la jaro 1882, en arbaro inter burgo Kunětická hora kaj vilaĝo Ráby estas turisme atraktiva, ĉefe por infanoj, muzeo de mielkuko, t.n. "mielkuka dometo".
- En la 16-a jarcento sur teritorio de nuna vilaĝo Ráby familio de Pernštejn konstruigis duetaĝan renesancan kasteleton kun ĝardeno. Pli malfrue ĝi estis baroke rekonstruita. Nuntempe ĝi tute perdis sian originan karakteron, tamen ĝi estas protektata kiel memorindaĵo. Por publoko ĝi ne estas alirebla.
- En vilaĝo estas kapeleto de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1820.
- Traba bieno n-ro 2.
Literaturo
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en 1978.
Pluaj fotoj
-
Monumento al viktimoj de la 1-a mondmilito
-
Kasteleto de senjoroj el Pernštejn
Eksteraj ligiloj
- Paĝaro de Komunumasocio Arkivigite je 2010-09-01 per la retarkivo Wayback Machine ĉeĥe
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

