Ruby (programlingvo)

Ruby
programlingvo • objektema programlingvo • funkcia programlingvo • multparadigma programlingvo • ordonema programlingvo • interpretata programlingvolibera programaro
Paradigmo(j): objektema programado • funkcia programado • ordonema programado • reflektado
Aperis en: 1995
Aŭtoro(j): Matsumoto Yukihiro
Aktuala versio: 4.0.5
Tipa sistemo: anas-tipado, dinamika tipigo, forta tipsistemo
Kreita sub la influo de: Ada, Dylan, Perl, Python, Smalltalk, C++, CLU, Eiffel, LISP, BASIC, Lua, Emacs
Permesilo(j): libera licenco: GPLArtistic
Retejo: https://www.ruby-lang.org/
vdr

Ruby estas objektema, interpretata komputillingvo kun klara sintakso. Ĝi fontas el Perl, Smalltalk, Python, Lisp kaj CLU, tamen de Perl estas la plej granda influo.

Komputillingvaj ecoj de Ruby:

  • Klara sintakso
  • Bazaj iloj
  • Specialaj objektemaj iloj:
  • Homonimigo [klarigu]
  • Traktado de ekzemploj
Matsumoto Yukihiro - la ĉefverkisto de Ruby

Ruby estas tute objektema: ĉiu ero de datumo estas objekto, eĉ bazaj datumtipoj. Ĉiu funkcio estas metodo. Ĉi tio estas simila al Smalltalk, sed ne al Ĝavo kaj Python. Kun kelkaj esceptoj, ĉiu nomo (variablo) en programo de Ruby tenas referencon al objekto, ne la objekton mem.

La lingvo estis kreita fare de Matsumoto Yukihiro je la 24a de februaro 1993. La nuntempa stabilaj versioj estas 1.9.3 kaj 2.0.0 (18-a de marto 2013).[aktualigu] Rimarku, ke la nomo ne estas akronimo, sed estas fakte vortludo je Perl. Laŭ la aŭtoro, li formis Ruby sekvante la "principon de la plej malgranda surprizo", kio signifas, ke la lingvo malhavu faligilojn kaj nekoheraĵojn, kiuj ĝenas en aliaj lingvoj.

Jen estas ekzemplo de kodo en Ruby:

Specimeno da kodo
# Iteracias tri fojojn la jenan kodoblokon.
3.times do
  # Anstataŭigas ' ' per ', ', aldonas "!" kaj printas la rezulton
  puts('Saluton mondo').gsub(' ', ', ') + '!'
end

kaj la rezulto:

Saluton, mondo!
Saluton, mondo!
Saluton, mondo!

Ruby kaj programado por Interreto

Por facile krei programojn por interreto oni uzas specialan MVR-modjularon por Ruby, kiu nomiĝas Ruby on Rails (esperante: Rubeno sur Reloj).

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.