LibreLogo
| LibreLogo | |
|---|---|
| Permesilo | Ĝenerala Publika Permesilo de GNU |
| Retejo | Oficiala retejo |
LibreLogo estas vektora grafika programlingvo, programa medio por Logo - Python, kun interaga testuda vektora grafiko por edukado kaj por perkomputila eldonado. Ĝi estas parto de LibreOffice. En versio 3, LibreLogo estis aldonaĵo[1] al LibreOffice, kaj en versio 4 ĝi fariĝis integra parto de LibreOffice-Verkilo.
La ilobreto kaj interpretilo de LibreLogo estas programitaj de László Németh; helpis en la integrado András Tímár.[2]
LibreLogo estas malpeza programo (1400 linioj da kodo en Python). Ĝi utiligas la programlingvon Python por liveri simplan programadan fasadon, kiun oni povas uzi por desegni bildojn kaj por instrui pri programado.[2]
Versioj
| Versio | dato de eldono | notoj pri la eldono |
|---|---|---|
| 0.1 | 2012-06-27 | Riparoj de cimoj por Vindozo kaj asimilita dekuma apartigilo.[3] |
| 0.2 RC 2 | 2012-11-07 | Pli rapida komanda linio, hazardaj koloroj (ekzemple. plenkoloro 'oranĝa'), cimoriparoj.[4] |
Aliro
En LibreOffice Verkilo oni povas atingi al LibreLogo per ilobreto: (Vido → Ilobretoj → Logo).
Simplaj ekzemploj
Tiel nomata "Saluton, Mondo"-programo:
ripetu 4 [ etikedo 'Saluton, Mondo!' turnu_dekstren 30 ] kaŝu_testudon
Programo por desegni tri samcentrajn cirklojn:
ek plenkoloro 'flava' cirklo 10cm plenkoloro 'blua' plumkoloro 'ruĝa' plumlarĝo 2 cirklo 5cm plenkoloro 'verda' plumkoloro 'ruĝa' plumlarĝo 2 cirklo 3cm kaŝu_testudon
Galerio
-
Afiŝo
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

