Algolo (programlingvo)
Algolo[1] estas nomo (valizvorto formita el ALGOritma Lingvo) de pluraj programlingvoj por «scienca komputado» ellaboritaj de internacia grupo de komputikistoj kadre de IFIP.
Unue lingvo kun tia nomo aperis en 1958 por tri celoj:
- esti laŭeble proksima al la tradicia matematika simbolaro,
- esti facile legebla por iĝi rimedo por publikigo de algoritmoj kaj
- esti tradukebla en maŝinlingvojn.
El pluraj sinsekvaj projektoj konsiderindan disvastiĝon ricevis la lingvoj Algolo-60, ALGOL-W kaj Algolo-68.
Algolo-60
La unua programlingvo rigore difinita, ĝi aperis komence de la jaroj 1960aj (la definitiva «Reviziita raporto pri la algoritma lingvo Algolo-60»[2] eldoniĝis en 1962). La ĉefaj atingoj de tiu projekto estis la sintaksa difino per formala gramatiko (la formo de Backus—Naur), distingado de diverscelaj varioj de la ekstera prezento de programtekstoj (tipografia prezento, etalona prezento, maŝina prezento), la nocioj de bloko kaj regiono de la deklaroj, la meĥanismoj de pasigo per valoro kaj pasigo per algoritmo, rekursiaj proceduroj, dinamikaj tabeloj, tre riĉaj iteracioj. La ĉefa malavantaĝo de Algolo-60 estis manko de normigita eneligo kaj de influa industria subteno.
ALGOL-W
Neoficiala derivaĵo de Algolo-60 kreita de Niklaus Wirth kaj C.H.R. Hoare en 1966. ALGOL-W provizis rimedojn por traktado de signoĉenoj, en ĝi unue aperis la okazelekta ordono, pasigo per rezulto kaj pasigo per valorrezulto. Dum kelka tempo ALGOL-W estis konsiderinde disvastigita en la universitatoj.
Algolo-68
Ĝeneralcela programlingvo kreita sub la aŭspicioj de IFIP kiel pluevoluigo de Algolo-60. Karakteriza trajto de Algolo-68 estas la orta kunmetemo (angle orthogonal design), la principo ebliganta konstrui la lingvon mem kaj la programojn en ĝi prezentatajn kiel liberan kombinaĵon de minimumaj, ĝeneralaj, reciproke nedependaj («ortaj») lingvoelementoj. Tio precipe koncernas la manieron difini datumtipojn kaj ordonojn. Algolo-68 apartenas al tiu sama programlingva generacio, kiel ĝia rivalo PL/I, kaj egale kombinas la rimedojn de «scienca komputado» kun tiuj por listotraktado kaj plurtaskado. Male ol Algolo-60, Algolo-68 normigas la eneligon. Paradokse, inter la kaŭzoj malhelpintaj disvastiĝon de Algolo-68, oni ofte indikas ĝian tro rigoran difinon, kiu malfaciligas supraĵan trarigardon: kontraste kun tiu malfacila teksto, la difinoj de Paskalo (kvankam plenplenaj je eraroj) ŝajnis multe pli ĝua legaĵo.
Rimarkinda trajto de Algolo (kaj speciale de Algolo-68) estas ĝia atento pri la problemo de naciaj variaĵoj de la lingvo. Tiu trajto de Algolo-68 kvazaŭ invitas nin provi Esperantan «nacian variaĵon» de la lingvo.
Vidu ankaŭ
Noto
- ↑ NPIV.
- ↑ Esperanta traduko: «Reviziita Raporto pri la Algoritma Lingvo ALGOL 60».
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.