Ritten

| Renon (Ritten) | |||||
| komunumo de Italio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Ŝtato | |||||
| Regiono | |||||
| Provinco | BZ Sudtirolo | ||||
| Geografia situo | 46° 32′ N, 11° 27′ O (mapo)46.5403911.457027Koordinatoj: 46° 32′ N, 11° 27′ O (mapo) | ||||
| Supermara alteco | 1154 m [+] | ||||
| Areo | 111 km² | ||||
| Loĝantaro | 8052 (2023) | ||||
| Loĝdenso | 72 loĝantoj/km² | ||||
| Subdividaĵoj | Klobenstein, Unterinn, Oberbozen, Wolfsgruben, Oberinn, Mittelberg, Wangen, Lengstein, Lengmoos, Signat, Atzwang, Sill, Gissmann | ||||
| Najbaraj komunumoj | Barbian, Bolzano-Bozen, Kastelruth, Karneid, Völs am Schlern, Jenesien, Sarntal kaj Villanders | ||||
| Patrono | sankta Bartolomeo[1] | ||||
| Festa tago | 24-a de aŭgusto | ||||
| Nomo de loĝantoj | Rittner (itale renonesi) | ||||
| Poŝtkodo | 39054 | ||||
| Imposta kodo | H236 | ||||
| Kodo laŭ ISTAT | 021072 | ||||
| Telefona prefikso | 0471 | ||||
| Estro | |||||
| Retpaĝo | ritten.eu | ||||
| |||||
Ritten - jen germane, ladine Renon, tiu nomo estis elektita itallingva nomo dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. La komunumon formas la vilaĝoj de la altebenaĵo Ritten. La urbodomo troviĝas en la vilaĝo Klobenstein. La altebenaĵo troviĝas inter la valoj de la riveroj Adiĝo (germane Etsch, itale Adige) kaj Eisack (itale Isarco) kaj superrigardas la provincan ĉefurbon Bolcano. La teritorio de la komunumo estas tute montara, sed relative ebena kompare kun la akra montoflanko sur kiu grimpas la vojoj kiuj atingas ĝin.
Fine de 2023 en la komunumo vivis 8 052 loĝantoj sur areo de 111,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Barbian, Bolzano-Bozen, Kastelruth, Karneid, Völs am Schlern, Jenesien, Sarntal kaj Villanders.
Ritten estas ligita al Bolzano-Bozen ankaŭ per telfero kiu atingas la vilaĝon Oberbozen, kaj de tie mallarĝa fervojo iras ĝis Klobenstein. La plej alta loko de Ritten estas la monto Rittner Horn je 2260 metroj super la marnivelo.
Ĉiujare la 24-an de aŭgusto sur la herbejoj kaj paŝtejoj de la komunumo okazas granda besta foiro kaj etnografia festo okaze de la komunuma patrono, sankta Bartolomeo.[1] La komunumaj oficejoj, lernejoj kaj vendejoj tiam estas fermitaj, kaj ankaŭ plej multaj komunumanoj laborantaj aliloke tiam prenas feriotagon.
Lingva distribuo
Laŭ la censo de 2011 en la komunumo kiel gepatra lingvo 95,20 procentaĵoj parolas la germanen, 4,55 % procentaĵoj la italan kaj 0,25 % procentaĵoj la ladinan.
Eksteraj ligiloj
- ritten.eu aŭ gemeinde.ritten.bz.it (germane kaj itale)
Referencoj

Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.


