Jenesien

Jenesien (San Genesio Atesino)
Jenesien
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo
Provinco BZ Sudtirolo
Geografia situo 46° 32′ N, 11° 20′ O (mapo)46.53333333333311.333333333333Koordinatoj: 46° 32′ N, 11° 20′ O (mapo)
Supermara alteco 1.000 m
Areo 66 km²
Loĝantaro 3027 (2023)
Loĝdenso 44 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Afing, Flaas, Glaning, Jenesien, Nobls
Najbaraj komunumoj Bolzano-Bozen, Mölten, Ritten, Terlan, Sarntal
Patrono S-ta Genesius de Romo
Festa tago la 25-an de aŭgusto
Nomo de loĝantoj Jenesier germane kaj sangenesini itale
Poŝtkodo 39050
Imposta kodo H858
Kodo laŭ ISTAT 021079
Telefona prefikso 0471
Estro
Retpaĝo oficiala retejo (germane kaj itale)
Loko en mapo

Map

vdr

Jenesien – por kiu aldona itallingva nomo San Genesio Atesino estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento – estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 027 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Bolzano-Bozen, Mölten, Ritten, Terlan, Sarntal.

Partoj

La komunumo Jenesien konsistas el la centra vilaĝo samnoma kaj kvar pliaj partoj. Pro la monteca tereno la supermaraj altoj de la partoj estas tute malsamaj.

  • Jenesien, kiu komence de 2009 havis 1.667 loĝantojn, altas ĉirkaŭ 1.100 m super marnivelo. Ĝia nomo deriviĝas de la sanktulo Genesius, kiu vivis en la 3-a jarcento kaj estas la protektanto de la paroĥa kirko. La itala nomo San Genesio estas la itala traduko; la adjektivo "atesino" rilatas al la rivero Adiĝo, kiu donis al la provinco sian italan nomon. Ĝi servas por itallingve distingi la komunumon de San Genesio ed Uniti.
  • Afing/Avigna kun 533 loĝantoj altas ĉirkaŭ 847 m. Ĝia nomo eble havas latinan etimologion ("a via" = "for de la vojo").
  • Flaas/Valas kun 286 loĝantoj altas ĉirkaŭ 1.357 m (parte pli ol 1.600 m) kaj estas la plej alta parto. Tamen ĝia nomo supozeble deriviĝas de la latina vorto vallis (= valo).
  • Glaning/Cologna kun 250 loĝantoj altas ĉirkaŭ 765 m kaj estas la plej malalta parto. Ĝia nomo deriviĝas de la vorto Glan (= speco de vakcinio).
  • Nobls/Montoppio kun 107 loĝantoj altas ĉirkaŭ 1.270 m.

Lingvoj

Preskaŭ ĉiuj loĝantoj parolas la germanan lingvon aŭ germanan dialekton kiel unuan lingvon. En la censo de 2011 ili indikis siajn unuajn lingvojn jene:

  • 97,79 % parolis la germanan.
  • 3,07 % parolis la italan.
  • 0,14 % parolis la ladinan.

Trafiko

Jenesien trafike orientiĝas al la ĉefurbo Boceno, kiu situas 5 km sude. Pro la altodiferenco (Boceno altas nur ĉirkaŭ 250 metrojn super marnivelo) la trafikaj cirkonstancoj estas iom malfacilaj. Tial Jenesien ĝis ĉirkaŭ 1980 havis la karakteron de sufiĉe aŭtonoma vilaĝo kaj posedas ekzemple tri elementajn lernejojn kaj eĉ mezlernejon, ĉar la vojo al Boceno estis tro longa.

Vojoj inter Jenesien kaj Boceno

La tradicia vojo de Boceno al Jenesien komenciĝas en la nordo de Boceno; ĝi estas mallarĝa kaj sufiĉe kruta kaj ne taŭgas por pezaj kamionoj. Tial oni en 1937 funkciigis telferon inter la du komunumoj, kiu ligas ilin 13-foje tage (stato: 2010). La veturoj tamen okazas nur inter la 9h30 kaj la 16h30. La veturdaŭro estas ĉirkaŭ dek minutoj.

Komence de la 1980-aj jaroj oni konstruis larĝan kaj ne tre krutan vojon (provinca vojo 99) de Boceno al Jenesien. Tiu vojo kaŭzis, ke homoj el la urbo transloĝiĝis al la vilaĝoj, kaj iom ŝanĝis ties karakteron. La vojo aplikas larĝajn kurbiĝojn, pontojn kaj tunelojn por eviti troan krutecon; ĝi longas ĉirkaŭ 10 km, la duoblon de la malnova vojo.

La novan vojon uzas aŭtobusa linio, kiu de Jenesien atingas la aŭtobusan stacion de Boceno en ĉirkaŭ 25 minutoj.

La vojo pluiras nord-okcidenten al Mölten/Meltina kaj Meran.

Ekonomio

La ekonomio baziĝas sur agrokulturo (fruktoj, legomo, vino), bestobredado (lakto), turismo; ne malmultaj vilaĝanoj ĉiutage iras al Bozen por tie labori aŭ plenumi metiistajn servojn.

Ĝemelurbo

Jenesien ĝemeliĝis kun Feldkirchen-Westerham en  Germanio.

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.