Raetia


Raetia (jen latine, en Esperanto Retio[1]) estis romia provinco kiu estis en la Alpoj, norde de Italio, sude de la rivero Danubo kaj okcidente de Noricum. La provinco ne estis komerce grava, sed strategie grava: ĝi estis en la mezo de la reto de vojoj, kiuj kunigis la okcidentan kaj orientan limon de la imperio. Ĝia teritorio kovris la nunan orientan Svislandon, okcidentan Aŭstrion, Liĥtenŝtejnon kaj parte de suda Bavario.
La plej notinda urbo de Raetia estis Augusta Vindelicorum. La urbo nuntempe troviĝas en Germanio kaj nomiĝas germane Augsburg (Esperante Aŭgsburgo).
Romio konkeris la provincon dum la jaro -15. La gento, retoj, kiu estis keltoj aŭ eble ilirikoj aŭ eĉ iu ne-hindeŭropa (kiel la eŭskoj), (vidu raetia lingvo) romiiĝis. Post la falo de la romia imperio, la gento en iuj valoj de la Alpoj sendepende konservis sian romian kulturon. La parolantoj de la romanĉa lingvo en la svisa kantono Grizono estas la nunaj idoj de tiu kulturo.
Portempe, la norda limo de la provinco estis norde de la Danubo.
Referencoj
- ↑ artikolo Retio en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio. En la esperanta vikipedio la paĝoj pri la romiaj provincoj ĉiuj titoliĝas per la oficiala latina nomo, sed tiu ĉi provinco tamen havas bone dokumentitan esperantan nomon.
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.