Retoj

Retoj
historia etno • popolo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La retoj[1] estis tribo aŭ etna grupo de homoj de la antikva epoko en la orienta parto de la Alpoj, kiu probable vivis inter la lagoj Maggiore kaj Lago di Como, la nuna urbo Verono kaj la suba valo de la rivero Inn.

La etna nomo aperas ekde la 2-a jarcento antaŭ nia erao en antikvaj grekaj kaj romaj fontoj - greke Ῥαιτοί, [RaitOJ] kaj latine Raeti.

La etna vivteritorio estis konkerita en la 1-a jarcento antaŭ nia erao fare de la armeo de la Romia Imperio kaj la lokaj loĝantoj sekve estis kulture romiigitaj. La romia provinco Retio estis nomita laŭ ili, kvankam ne ĉiuj de la provincaj loĝantoj estis origine raetoj. Laŭ unuopaj historiistoj varias la ekzakta difino kiuj grupiĝoj apartenis al la raetoj kaj kiuj ne, kaj sekve ankaŭ la difino de la vivteritorioj iom varias. Iuj sciencistoj supozigas kulturan parencecon al la etruskoj, sed ankaŭ tiu supozo estas malsamopinie pridiskutata. Tiu supozo jam ekzistis en la antikva periodo. En sia "Natura historio", en la 1-a jarcento p.K. Plinio la pli maljuna skribas: "La gaŭloj diras, ke la raetoj devenas de la etruskoj, forpelitaj kaj kondukitaj de sia estro Retus."

Referencoj

  1. iuj esperantistoj kaj tekstoj preferas nomi ilin en Esperanto "raetoj", por eviti konfuzon kun la plursenca vorto reto, kaj tial nerimarkite ankaŭ tiu ĉi teksteto de 2013 ĝis 2024 nomiĝis "raetoj", sed fakte la oficiala esperanta vorto estas 'reto/j', interalie laŭ la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio ("reta" ĉi tie en senco de komputila reto... jen jam komenciĝas la miksiĝo de la diversaj signifoj)

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.