Epirus

Epirus estis provinco de la Romia Imperio.

Ĝi ampleksis la historian antikvan regionon Epiro, kiu kovris proksimume la teritorion Epiro de la hodiaŭa ŝtato Grekio, sed krome - norde de tio - ankaŭ sudan parton de la hodiaŭa ŝtato Albanio: la tiel nomatan regionon Norda Epiro. Dum la jaro 146 antaŭ nia erao la regiono post invado de la romia armeo iĝis parto de la imperio, kaj dum la sekvaj jarcentoj parte administriĝis kiel memstara provinco Epirus, parte kiel ero de la najbara provinco Macedonia. La marborda regiono fariĝis riĉa pro la romiaj marbordaj komercaj vojoj, kaj la konstruo de la longdistanca vojo Via Egnatia plue florigis la komercan prosperon. ĉefurbo de la antikva greka regiono kaj ankaŭ la romia provinco estis Nikopolo, kie interalie vivis kaj instruis la stoika filozofo Epikteto (ĉ. 50 - ĉ. 130 p.K.).
Dum la divido de la Romia Imperio al okcidenta kaj orienta partoj dum la jaro 395, Epirus iĝis la plej okcidenta provinco de la orienta regno, la Bizanca Imperio. Kiam la urbo Konstantinopolo, la ĉefurbo de la Bizanca Imperio, perdis sian sendependecon dum 1204, la regionoj Aetolia kaj Epirus iĝis sendependa Epira despotlando. La regantoj de tiu "Despotlando" kontrolis la tutan nordokcidentan parton de Grekio, grandan parton de la hodiaŭa Albanio kaj parton de la morderna Nord-Makedonio. Dum la jaro 1318 tiu regno estis konkerita fare de la serboj. Dum ribelo de la albanoj dum la jaro 1359, dum kiu la despoto Niceforo la 3-a estis mortigita, la Bizanca Imperio reestabligis iom da kontrolo super la regiono kaj igis ĝin vasaloŝtato de la propra imperio. Tamen, dum la jaro 1430 la Otomana Imperio sub sultano Murad la 3-a aneksis Epiron kaj tio definitive finis la romian eraon de la regiono.
Vidu ankaŭ
- la ĝeneralan artikolon pri la historia antikva regiono Epiro pri la historio antaŭ kaj post ĝia romia erao, kaj pri (samnome, sed geografie pli limigite) Epiro, la moderna administra regiono de la ŝtato Grekio.
- Epira despotlando
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.