Puduvro
| Puduvro | |
| Poudouvre | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Dinan (historia ĉefurbo) |
| Uzata(j) lingvo(j) | franca - galoa |
| Politiko | |
| Ekonomio | |
Puduvro (Poudouvre franclingve, Paeï d'Poudouv galolingve kaj Daoudour bretonlingve) estas tradicia lando nord-oriente de Supra-Bretonio, malnova graflando, kiu estis ankaŭ subregiono de la episkoplando de Saint-Malo. La nomo "Poudouvre" venas de la bretona lingvo kaj signifas « akvolandon ». Tie estas parolataj nun la franca kaj la galoa lingvoj. Ĝiaj ĉefurboj estis Dinan kaj La Bellière (Côtes-d'Armor).
Historio
Puduvro estis subregiono de la episkoplando de Saint-Malo kun Porhoët kaj Clos Poulet. Devenanta de la malaperinta vicgraflando de Alet, la vicgraflando de Puduvro estis fondita en ĉirkaŭ 1184 de Alano (franclingve "Alain"). La Familio de Dinan heredis ĝin en la 13-a jc kaj multe disbranĉiĝis, pro tio mankas informo pri la estonteco de la vicgrafando de La Bellière en 1461. La kastelo La Bellière estis la ĉefurbo de la vicgraflando kaj ĝi donis sian nomon al la komunumo en 1877.
La nuna agnoskita ĉefurbo de Puduvro estas Dinan, sed iuj fontoj indikas ke en la unua periodo de la vicgraflando, la ĉefurbo estis Dinard ; poste per la posedo de la domanaro de Dinan, Dinan fariĝis ĉefurbo kaj poste estos La Bellière.
Geografio
Puduvro situas inter la riveroj Arguenon, Rance kaj la Manika Markolo. Okcidente, la rivero Arguenon estas la limo inter Puduvro kaj Pentievro same kiel tiu inter la episkoplando de Saint-Malo kaj tiu de Saint-Brieuc). Oriente, la rivero Rance estas la limo inter Puduvro kaj Clos Poulet (Saint-Malo). Puduvro situas ambaŭflanke de la nunaj departementoj Ille-et-Vilaine kaj Côtes-d'Armor.
Nunaj komunumoj sur la teritorio de Puduvro
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

