Saint-Samson-sur-Rance
| Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
la administrejo
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Dinan | ||
| Kantono | Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù | ||
| INSEE kodo | 22327 [+] | ||
| Poŝtkodo | 22100 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | René Régnault | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 625 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 259 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 48° 29′ N, 2° 2′ U (mapo)48.491388888889-2.0308333333333Koordinatoj: 48° 29′ N, 2° 2′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 64 m [+] | ||
| Areo | 6,27 km² ( 627 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Saint-Samson-sur-Rance - jen france, prononco [sɛ̃ sɑ̃sɔ̃ syʁ ʁɑ̃s], bretone Sant-Samzun - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 625 loĝantoj sur areo de 6,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 259 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù. La teritorio havas komunan limon kun Taden kaj Plouër-sur-Rance.
Geografio
Situanta sur la bordo de la rivero Rance, proksime de Dinan, je dudeko da kilometroj de Dinard kaj de Saint-Malo, je tri horkvaronoj de Saint-Brieuc kaj de Rennes.
Historio
La ĉeesto de la bela menhiro de La Tremblais pensigas ke la lokoj estis loĝataj almenaŭ ekde la Neolitiko.
La paroĥo de Saint-Samson-jouxte-Livet, enklavo en la episkoplando de Saint-Malo estis parto de la dekanlando de Dol, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Samsono.
Post preno de la nomo "Saint-Samson", la paroĥo estis altigita al komunumo en 1790. La 25-an de julio 1962 la komunumo estis renomumita "Saint-Samson-sur-Rance"
Heraldiko
| Blazono | france Parti : au premier coupé au I échiqueté d'argent et de gueules de quatre tires de cinq points et au II de gueules au chevron d'or, au second d'azur au menhir d'or penché en barre soutenu de cinq trangles ondées d'argent ; sur le tout au chef d'hermine. esperante Vertikale tranĉita : la unua horizontale tranĉita kun la unua arĝenta kaj gorĝa ŝaktabulo el kvar vicoj kaj kvin fakoj kaj la dua gorĝa kun ora ĉevrono, la dua lazura kun ora menhiro laŭ maldekstra balteo subtenanta de arĝentaj ondaj linioj; la tuto kun ermena kapo. |
|
|---|---|---|
| Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj

La komunumo havas du monumentojn klasitajn historiaj :
- Menhiro de La Tremblais, maldekstre elirante el la urbo direkte al La Hisse, datiĝas de neolitiko kaj apartiĝas, pro la mola grundo, per kliniĝo je 45°. Ĝi surhavas gravuraĵojn, videblajn sub iuj lumaj kondiĉoj. Ĝi estis klasita per dekreto de la 2-a de marto 1977[1]
- Palaco de Châtelier-Guitrel, registrita per dekreto de la 24-a de aprilo 2008[2]
- Kluzo de La Hisse situanta sur la Vojo de la cidro.
- Preĝejo Saint-Samson.
- Haveno de La Hisse.
Bibliografio
- Yves Castel, Le menhir de la Tiemblaye, en la libro "Le Pays de Dinan", 1981, paĝoj : 97-99.
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
- Komunumoj de Côtes-d'Armor
- La Hisse (stacidomo) (fervoja haltejo de SNCF en la vilaĝo La Hisse)
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (france)
- Saint-Samson-sur-Rance sur la retpaĝo de la Nacia Geografia Instituto
- Saint-Samson-sur-Rance sur la retpaĝo de INSEE Arkivigite je 2011-03-11 per la retarkivo Wayback Machine
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




