Bourseul
| Bourseul / Boursaout | |||
|---|---|---|---|
| komunumo | |||
|
| |||
| komunumo en Francio | |||
| Blazono | |||
| Administrado | |||
| Regiono | |||
| Departemento | |||
| Arondismento | Dinan | ||
| Kantono | Plancoët / Plangoed | ||
| INSEE kodo | 22014 [+] | ||
| Poŝtkodo | 22130 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 1 277 (2023) [+] | ||
| Loĝdenso | 57 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 48° 29′ N, 2° 16′ U (mapo)48.487222222222-2.2597222222222Koordinatoj: 48° 29′ N, 2° 16′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 60 m [+] | ||
| Areo | 22,23 km² (2 223 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Bourseul - prononco [buʁsœl], jen france, bretone Boursaout - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 277 loĝantoj sur areo de 22,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 57 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Lannion kaj al la kantono Plancoët / Plangoed. La teritorio havas komunan limon kun Corseul, Jugon-les-Lacs, Plancoët, Plorec-sur-Arguenon, Pluduno, Saint-Méloir-des-Bois kaj Plélan-le-Petit.
Heraldiko
| Blazono | france Écartelé, au 1) d'argent à un chêne de sinople englandé de gueules; au 2) de gueules à trois étoiles d'argent posées 2 et 1; au 3) de gueules à une hermine passante d'argent colletée de la jarretière de Bretagne; au 4) coupé émanché d'azur et d'hermines. esperante Kvarpartigita, la unua arĝenta kun sinopla kverko ŝarĝita per ruĝaj glanoj; la dua ruĝa kun tri arĝentaj steloj metitaj 2 kaj 1; la tria ruĝa kun pasanta arĝenta ermeno kun skarpo ŝarĝita per la Ĝartero de Bretonio; la kvara ermenplena kun lazuraj segildentoj. |
|
|---|---|---|
| Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj
Bourseul enhavas tri monumentojn klasitajn historiaj (MH):

- Preĝejo Saint-Nicodème, 12-a jarcento, havanta sudan porĉon kun romanika pordo, kun enirejo kun duobla centra mezfosto. Maskoj ornamas la kapitelojn.
- Kruco de tombejo, 18-a jarcento, situanta piede de la preĝejo, staranta sur soklo kun la skulptitaj signoj de la kvar evangeliistoj.
- Kastelo Beaubois, 17-a jarcento.
Muelejo de Pont Loyer
La muelejo ekfunkciis en 1821.
Jean-Baptiste Chesnais, posedanto, estas aŭtenta muelisto, kiu lernis sian metion en 1936 de sia onklo. La alveno de elektro en 1959 finis la agadon de muelisto.
S-ro Chesnais neniam vidis nek konis la originan radon de tiu muelejo, kiu ĉesis labori en 1920. Sed post baldaŭ unujarcenta dormo, S-ro Chesnais kaj lia bofilo rekonstruis tiun radon nun videblan.
En 1891 okazis batalo por la restaŭro de la muelejo.
Priskribo: 2 tabulradoj el kverko : unu, 7 metrojn diametra kun 48 tabuloj, dekstraflanke, restaŭrita, unu, 5 metrojn diametra kun 32 tabuloj, maldekstraflanke, refarita en 1988.
La muelejoj de Pont-Loyer ĉerpas sian movenergion de la rivero Arguenon. 400 metrojn pli alte, baraĵeto sur la rivero Arguenon kun kanaleto alportas akvon al la muelejo.
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
- Apolline de Bédée, naskiĝinta en Bourseul en 1726, patrino de François-René de Chateaubriand[1].
- Désiré Letort naskiĝinta en Bourseul konkuris en ok Tour de France kaj surhavis la flavan ĵerzon en 1969 : li gajnis ĝin fine de la kvina etapo inter Nancy kaj Mulhouse kaj cedis ĝin la sekvantan tagon al Eddy Merckx fine de la sesa etapo en Ballon d'Alsace.
Galerio
-
Preĝejo Saint-Nicodème
-
Preĝejo Saint-Nicodème
-
Preĝejo Saint-Nicodème
-
Preĝejo Saint-Nicodème
-
Preĝejo Saint-Nicodème
-
Kruco
-
Kruco laŭ preĝeja flanko
-
Kruco laŭ kontraŭa flanko
-
Soklo de la kruco, flanko 1
-
Soklo de la kruco, flanko 2
-
Soklo de la kruco, flanko 3
-
Soklo de la kruco, flanko 4
-
Kastelo Beaubois
-
Kastelo Beaubois
Referencoj
- ↑ Libro Le Pays de Dinan, 1996, p. 89
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
| ||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





