Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Pranas Gavėnas

Pranas GAVĖNAS
Persona informo
Naskiĝo La 11-an de oktobro 1918
en Zapalimai, distrikto Marijampolė (Litovio)
Morto La 8-an de februaro 2000
en Alytus
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto Sankta Kazimiro
vdr

Pranas GAVĖNAS (naskiĝis la 11-an de oktobro 1918 en Zapalimai, distrikto Marijampolė, mortis la 8-an de februaro 2000 en Alytus, enterigita en korto de preĝejo de Sankta Virgulino Marija Helpantino de Kristanoj) estis katolika pastro, saleziano (SDB), esperantisto.

Vivo

P. Gavėnas naskiĝis kaj kreskis en multinfana familio, instigita de salezianoj, forveturis en Italion (1933).[1] En 1939 iĝis saleziano, en Torina universitato studis teologion, ricevis licencion de filozofio-teologio.[2] La 3-an de julio 1949 li estis sanktoleita kiel sacerdoto.[3] P. Gavėnas redaktis revuon Saleziečių balsas (Voĉo de Salezianoj, 1953, Nr. 1-1970, Nr. 3 / 4[4]). En 1971 li venis en Brazilon, ekloĝis en San-Paŭlo, gvidis litovan paroĥon Vila Zelina. P. Gavėnas estis prezidanto de Unuiĝo de Litovaj Sacerdotoj en Sud-Ameriko, membro de Unuiĝo de Brazilaj verkistoj,[1] membro de Pres-Asocio en San-Paŭlo, de San-Paŭla Historia Akademio. Li gvidis litovan paroĥon de Sankta Kazimiro en San-Paŭlo (1977-1987).[2] Dum 1977-1988 li redaktis revuon Mūsų Lietuva (Nia Litovio). Danke al li kaj Unuiĝo de Sacerdotoj en komenco de 1990 jaroj la 15a de junio en liturgia kalendaro de brazilaj katolikoj estis proklamita Preĝtago por Litovio .[1]
En 1991[5] revenis en Litovion, ekloĝis en urbo Alytus. P. Gavėnas ekpastris en paroĥo de Sanktaj Anĝeloj Gardistoj (1992), la 24-an de oktobro 1994 estis enoficigita kiel honora paroĥestro en paroĥon de Sankta Virgulino Marija Helpantino de Kristanoj.[3] Li revivigis eldonadon de revuo Saleziečių žinios (Informoj de salezanoj), estis ĝia redaktoro (ekde 1994 ĝis 1999, N-ro 2)[4] P. Gavėnas eldonis en Litovio librojn dediĉitajn al junularo, verkis multajn artikolojn, tradukadis al la portugala litovajn verkistojn, aktive partoprenis en Movado de Sobruloj de Episkopo Motiejus Valančius, en Alytus fondis filion de Litovia Katolika Akademio. Kun aliaj li konstruigis monumentojn: al L. L. Zamenhof (Veisiejai, distr. Lazdijai), al Sankta Kazimiro (Merkinė, distr. Varėna), al salezano Petras Perkumas (Darbėnai, komunumo Kretinga), insurekcia komandantino Emilija Pliaterytė (pole Emilia Plater) (Kapčiamiestis, komunumo Lazdijai), al litoviaj instruistoj (Žiūronys, komunumo Prienai), Dipatrino (Balbieriškis, komunumo Prienai). publikaĵo

Esperantista agado

La internacia lingvo helpis al li konatigi eksterlandojn kun Litovio. En lingvoj portugala kaj Esperanto aperis liaj libretoj pri litova sanktulo Sankta Kazimiro (1458-1484). Reveninte en Litovion, li proprakoste reeldonis kompletigan esperantlingvan varianton (1995).

Li partoprenis en UK de Esperanto en Prago, celebris Esperante Sanktan Meson dum BET-34 en Veisiejai (1998). Estas ankaŭ lia merito, ke dum tiu BET en Veisiejai estis inaŭgurita impona monumento al L. L. Zamenhof.

Verkoj

  • Jaunojo galiūno keliu (1952, 1996)
  • Mikas Magonė (1971, 1992)
  • Sankta Kazimiro (1458-1484) (1995).
  • Sekmadienio pašnekesiai (1995)
  • Šventasis Kazimieras (1458-1484) (1998)

Distingoj

  • Medalo de Brazila kultura Centro (1985)
  • Atestilo de Litova Komunumo en Brazilo (1986)
  • Diplomo de Komunumo de Brazila Standartportanto (1988)
  • Kultura Premio de Alytus-magistrato (1994)
  • Honornomo de la Urba Civitano (postmorte, 2002)
  • Memortabulo en preĝejo de Sanktaj Anĝeloj Gardistoj

Fontoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Pranas Gavėnas (litove). Alirita 2009-09-01 . Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "ltV" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  2. 2,0 2,1 Litova Stelo, n-ro 2, 2000, p. 24
  3. 3,0 3,1 Antanina URMANAVIČIENĖ . “Mylėjęs Dievą ir Tėvynę”, XXI Amžius ("la 21-a jarcento") (10[1311], 2005 02 04). 
  4. 4,0 4,1 Lietuvos Nacionalinė Martyno Mažvydo biblioteka. Arkivita el la originalo je 2021-06-30. Alirita 2009-09-01 .
  5. Stankevičiūtė, Laima (2007-02-06). Kunigas ir vienuolis Pranas Gavėnas SDB - mylėjęs Dievą, Tėvynę ir žmogų (litove).
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9