Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Poštorná

Poštorná
germane Unter Themenau
urba parto
Preĝejo en Poštorná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Břeclav
Historia regiono Moravio (ĝis la jaro 1920
Malsupra Aŭstrio)
Parto de Podluží
Domoj 1241 2011
Rivero Dijo
Situo Poštorná
 - koordinatoj 48° 45′ 00″ N 16° 51′ 48″ O / 48.75000 °N, 16.86333 °O / 48.75000; 16.86333 (mapo)
Katastro 21,77 km² (2 177 ha) Poštorná
Loĝantaro 4 536 (2021)
Denseco 208,36 loĝ./km²
Valego Malsupramoravia valego
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 691 41
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Poštorná
Portalo pri Ĉeĥio

Poštorná (germane Unter Themenau) estas parto de urbo Břeclav en distrikto Břeclav en Ĉeĥio. La devene memstara municipo enloĝigita de kroata koloniigo en la 16-a jarcento, ĝis la jaro 1920 konsisto de Malsupra Aŭstrio. Al Břeclav ĝi estis alligita komune kun la najbara Charvátská Nová Ves en la jaro 1974. Vivas ĉi tie 4 536 loĝantoj (2021). En la vilaĝo ekzistas viva folkloro eliranta el tradicioj de Podluží kaj iamaj kroatoj.

Poštorná estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 21,77 km².

Geografio

Poštorná troviĝas en Malsupramoravia valego apud enfluejo de rojo Včelínek en sistemon de branĉoj de rivero Dijo. La tereno estas plejparte plata, milde klinita al oriento, plimulto de la konstruareo situas sur malalta teraso super la dija ebenaĵo. El plimulto de flankoj ĉirkaŭas Poštornon arbaroj: el okcidento kaj sudo arbaro Boří les, el nordoriento kaj sudoriento komplekso de ĉeriveraj arbaroj laŭlonge laŭ la malsupra Dijo. Tiuj ĉi arbarigitaj partoj de la katastro apartenas en Areon de Lednice-Valtice.

Poštorná najbaras norde kun Charvátská Nová Ves, oriente kun la propra Břeclav, okcidente kun Valtice kaj sude kun Aŭstrio (municipo Bernhardsthal).

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18691 175
18801 711
18902 639
19003 426
19103 679
19213 860
JaroLoĝantoj
19303 853
19503 073
19613 472
19703 682
19804 386
19915 190
JaroLoĝantoj
20015 304
20115 038
20214 536

Memorindaĵoj

  • Preĝejo de Ĉielvizito de Virgulino Maria
  • Paroĥo n-ro 1, duetaĝa konstruaĵo
  • Konstruaĵo de la tn. Lruĝa lernejo" el la jaro 1906

Rilataj artikoloj

Pluaj fotoj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9