Platgermana lingvo
La platgermana lingvo (ankaŭ nomata malaltsaksa aŭ platdiĉa lingvo) estas grupo de ĝermanaj dialektoj parolataj de ĉirkaŭ 5 milionoj da homoj en nordo de Germanio, Nederlando kaj Danio. Ĝia ISO-kodo estas HistorioIam la platgermana estis multe pli grava ol nuntempe: ĝi estis la oficiala lingvo de urboj de la Hansa Ligo, kaj estis komerca interlingvo de Londono ĝis Novgorodo kaj tra la Balta maro. Pro tio, ĝi forte influis la danan, norvegan kaj svedan lingvojn, en kiuj granda parto de la vortaro ĝis hodiaŭ estas platgermandevena. Ankaŭ en la baltaj landoj senteblas la kultura kontakto kun la platgermana lingvo: en Talino, la ĉefurbo de Estonio, ekzemple la plej granda turo de la mezepoka urbomuro ankoraŭ hodiaŭ platgermane nomiĝas "Kiek in de Köük" (Rigardo en la kuirejon), ĉar en la urbo oni - se iel la vetero ebligis - subĉiele kuiris en internaj kortoj de la domoj, kaj el la urbomura turo eblis rekte enrigardi la grandajn kaldronojn de la najbaraj domoj. En la litova lingvo, kiu principe alprenas tre malmultajn fremdajn vortojn, multaj slangaj vortoj estas platgermanaj, ekzemple biški (platgermane n bischken aŭ n bejten, iomete), knopkė (platgermane Knopke, butoneto) aŭ šnekėti (platgermane schnacken aŭ snacken, babili). El lingvistika vidpunkto, historiaj antaŭŝtupoj de la nuntempa platgermana lingvo estas la malnovsaksa kaj poste mezmalaltgermana lingvoj. GramatikoLa gramatiko similas al tiu de la nederlanda lingvo, kaj ankaŭ iom al tiu de la altgermana: La platgermana havas nur tri kazojn; personaj formoj de la verboj estas samaj en singularo kaj pluralo. Genitivecon donas al substantivoj la finaĵo -s: De Fischer "La fiŝisto"; Fischers Huus "La domo de la fiŝisto". La verboj apartenas al du grupoj, fortaj kaj malfortaj verboj. La malfortaj formas pasintecon per sufikso, dum la fortaj per vokalŝanĝo ĉe la radiko, aŭ per nura redono de la radiko. Vort-provizoLa platgermana lingvo havas multajn vortojn de ĝermana origino, sed en formo aparta por la platgermana. Ĝi enhavas multajn vortojn el la altgermana lingvo. Tamen la kernon konsistigas praĝermanaj vortoj parencaj al altgermanaj, nederlandaj ktp, sed kelkaj vortoj estas nur platgermanaj. Nuntempe la amasa influo de la germana lingvo forte minacas la koheron kaj platgermanecon de la platgermana vortprovizo. Aparte populara vorto en la platgermana, kion en la norda duono de Germanio ankaŭ uzas multaj nelingvanoj, cetere estas la vorto Moin por Saluton, kvankam multaj nelingvanoj miskomprenas la vorton kvazaŭ neekzakta prononco de la altgermana saluto "Morg'n!", "... matenon!", dum fakte la platgermana (kaj nederlanda) vorto mooi havas la signifon "bona", "bela", "bonega", kio kun akuzativa n-finaĵo iĝas "Bonan..!" aŭ "Belan..!", kaj same bone taŭgas matene kiel vespere aŭ nokte, kaj same taŭgas por salutado de amiko kiel de ŝtatprezidanto.[2] DialektojLa platgermana lingvo havas multajn dialektojn kaj normigita formo ankoraŭ preskaŭ ne ekzistas. La aŭtoroj ĝenerale verkis dialekte. Specimeno
Popola kanto platgermana
Famaj aŭtoroj de la platgermanaFritz Reuter - Klaus Groth - Julius Stinde - Gorch Fock - Oswald Andrae - Wolfgang Sieg KlasifikoLa platdiĉa estas hindeŭropa, pli precize ĝermana, parenca al la nederlanda, la germana, la jida kaj, pli fore, la frisa kaj dana lingvoj.
VortarojEkzistas pluraj germanaj-platdiĉaj vortaroj. Ekzemploj estas
Vidu ankaŭ
Notoj
Eksteraj ligiloj
|