Piotr Kłodkowski
Piotr Kłodkowski (naskiĝis la 20-an de januaro 1964) - pola orientalisto, ĵurnalisto kaj diplomato, laŭreato de la premio je la nomo de pastro Józef Tischner (2006) BiografioScienco Lernanto de la 3-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Cyprian Kamil Norwid en Rzeszów. En la jaroj 1983-1989 studis orientalistikon en Jagelona Universitato, kaj en la jaroj 1986-1989 ankaŭ filozofion en Papa Teologia Akademio en Krakovo. En 1996 defendis doktorigan laboraĵon pri literaturscienco Homo mysticus hinduizmu i islamu. Mistyczny ruch bhakti i sufizm (Mistikulo en hinduismo kaj islamo. Mistika movado bhakti kaj sufiismo) en Jagelona Universitato. De 2003 estas laboranto de Supera Lernejo de Gvidado kaj Informadiko en Rzeszów, de 2007 estis eksterordinara profesoro de tiu ĉi altlernejo, gvidis Esplor-Instituton pri Civilizoj. En la jaroj 2007-2008 estis provizore rektoro de Supera Lernejo Soci-Ekonomia en Tyczyn. En 2010 habilitiĝis surbaze de la disertaĵo O pęknięciu wewnątrz cywilizacji. Ideologiczny spór między modernistami a fundamentalistami w islamie i hinduizmie w XX i na początku XXI wieku (Pri krevo inter civilizoj. Ideologia disputo inter modernistoj kaj fundamentistoj) en Instituo de Politikaj Studoj de Pola Scienca Akademio. En 2014 iĝis rektoro de Supera Eŭropa Lernejo je la nomo al pastro Józef Tischner en Krakovo. Ĵurnalismo Li estas membro de la redakta skipo de monatrevuo "Znak" (Signo), kunlaboris kun "Tygodnik Powszechny" (Universala Semajnrevuo)", TVN24, en la jaroj 2002-2008 gvidis radian disaŭdigon "Pod własnym niebem" (Sub la propra ĉielo) en Radio Rzeszów. Lia ciklo da artikoloj "Doskonały smak Orientu" (Perfekta gusto de Oriento), publikigita en "Znak", estis en 2004 distingita per la premio je la nomo al Beata Pawlak, kaj en 2006 eldonita libroforme. Diplomatio En la jaroj 2009-2014 estis ambasadoro de Pola Respubliko en Barato, plenpoveca ankaŭ pri Nepalo, Bangladeŝo, Srilanko kaj Maldivoj. Verkaro
Eksteraj ligiloj
|