Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Piotr Kłodkowski

Piotr Kłodkowski
Persona informo
Piotr Kłodkowski
Naskiĝo 20-an de januaro 1964 (1964-01-20) (60-jaraĝa)
en Vroclavo
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Pontifical University of John Paul II (en) Traduki - filozofio (1986–1989)
Jagelona Universitato - orientalistiko (1983–1989) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
orientalisto
diplomato
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Jadwiga Pstrusińska vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Piotr Kłodkowski (naskiĝis la 20-an de januaro 1964) - pola orientalisto, ĵurnalisto kaj diplomato, laŭreato de la premio je la nomo de pastro Józef Tischner (2006)

Biografio

Scienco

Lernanto de la 3-a Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Cyprian Kamil Norwid en Rzeszów. En la jaroj 1983-1989 studis orientalistikon en Jagelona Universitato, kaj en la jaroj 1986-1989 ankaŭ filozofion en Papa Teologia Akademio en Krakovo. En 1996 defendis doktorigan laboraĵon pri literaturscienco Homo mysticus hinduizmu i islamu. Mistyczny ruch bhakti i sufizm (Mistikulo en hinduismo kaj islamo. Mistika movado bhakti kaj sufiismo) en Jagelona Universitato. De 2003 estas laboranto de Supera Lernejo de Gvidado kaj Informadiko en Rzeszów, de 2007 estis eksterordinara profesoro de tiu ĉi altlernejo, gvidis Esplor-Instituton pri Civilizoj. En la jaroj 2007-2008 estis provizore rektoro de Supera Lernejo Soci-Ekonomia en Tyczyn. En 2010 habilitiĝis surbaze de la disertaĵo O pęknięciu wewnątrz cywilizacji. Ideologiczny spór między modernistami a fundamentalistami w islamie i hinduizmie w XX i na początku XXI wieku (Pri krevo inter civilizoj. Ideologia disputo inter modernistoj kaj fundamentistoj) en Instituo de Politikaj Studoj de Pola Scienca Akademio. En 2014 iĝis rektoro de Supera Eŭropa Lernejo je la nomo al pastro Józef Tischner en Krakovo.

Ĵurnalismo

Li estas membro de la redakta skipo de monatrevuo "Znak" (Signo), kunlaboris kun "Tygodnik Powszechny" (Universala Semajnrevuo)", TVN24, en la jaroj 2002-2008 gvidis radian disaŭdigon "Pod własnym niebem" (Sub la propra ĉielo) en Radio Rzeszów. Lia ciklo da artikoloj "Doskonały smak Orientu" (Perfekta gusto de Oriento), publikigita en "Znak", estis en 2004 distingita per la premio je la nomo al Beata Pawlak, kaj en 2006 eldonita libroforme.

Diplomatio

En la jaroj 2009-2014 estis ambasadoro de Pola Respubliko en Barato, plenpoveca ankaŭ pri Nepalo, Bangladeŝo, Srilanko kaj Maldivoj.

Verkaro

  • Homo mysticus hinduizmu i islamu. Unua eldono, Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Warszawa 1998, serio: Świat Orientu (La mondo de Oriento), ISBN 83-86483-72-5.
  • Jak modlą się Hindusi: antologia modlitw (Kiel preĝas hinduoj. Antologio de preĝoj) (2000) - elekto, enkonduko kaj piednotoj
  • Wojna światów?: o iluzji wartości uniwersalnych (La milito de mondoj. Pri iluzio de universalaj valoroj) (2002)
  • O pęknięciu wewnątrz cywilizacji: ideologiczny spór między modernistami a fundamentalistami w islamie i hinduizmie w XX i na początku XXI wieku (2005) - premiita per la premio je la nomo de pastro J. Tischner
  • O pęknięciu wewnątrz cywilizacji. Unua eldono, Wydawnictwo Akademickie DIALOG, Warszawa 2005. ISBN 83-89899-20-5. - premiita per la premio je la nomo de pastro J. Tischner
  • Doskonały smak Orientu (2006)
  • Islam. między stereotypem a rzeczywistością (Islamo. Inter stereotipo kaj realeco)(2006) - kune kun Agata Marek
  • Nepal. Od królestwa do republiki (Nepalo. De monarkio al respubliko) (2008) - kune kun Anna Siewierska-Chmaj

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9