Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Petra

Petra
arabe البتراء Al-Batrāʾ, greke Πέτρα
antikva urbo • urbovidindaĵoarkeologia loko
Petra - la rozkolora urbo
Oficiala nomo: البتراء
Lando Jordanio Jordanio
Duoninsulo Araba duoninsulo
Gubernio Gubernio Ma'an
Historia regiono 18-a dinastio
Tipo de urbo Rokurbo
Siq Al Khazneh
Situo Petra
 - alteco 810 m s. m.
 - koordinatoj 30° 19′ 43″ N 35° 26′ 31″ O / 30.32861 °N, 35.44194 °O / 30.32861; 35.44194 (mapo)
Loĝantaro 30 000 (62 antaŭ Kristo)
Materialo de urbo Sabloŝtono
Fondo 3000 antaŭ Kristo
 - forlaso 6-a jarcento
Vizito 580 000 (2007)
Eŭropa malkovrinto Johann Ludwig Burckhardt
 - dato 1812
Horzono UTC (UTC+2)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Petra
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1985 (#9)
Numero 326
Regiono Arabaj ŝtatoj
Kriterioj i, iii, iv
Tiamaj loĝantoj Nabateoj
Situo enkadre de Jordanio
Situo enkadre de Jordanio
Situo enkadre de Jordanio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Petra, Jordan
Retpaĝo: www.petrapark.com
Map

Vicigita inter : Novaj sep mirindaĵoj de la mondo

Video pri Petra de la jutuba kanalo Scivolemo.
La fino de Siq, kun ties spektakla vido de Al Khazneh ("La trezorejo")

Petra estas nabatea urbo, la plej konata turisma altiraĵo en Jordanio, troviĝanta 262 km sude de Amano.

La urbo estiĝis antaŭ 2000 jaroj kiel provizora rifuĝejo de nomadaj nabateaj araboj, beduenoj, kiuj venis ĉi tien el nordo de Araba Duoninsulo. Ili ekloĝis en kelke da kavernoj kaj baldaŭ ili konsciis, ke ili povas tre facile ŝirmi tiun ĉi lokon antaŭ malamikoj. Tiel Petra estiĝis kvazaŭ defendurbo. En Petra senĉese parte supervivas beduinoj. Vizitantoj povas vidi ilin atendantaj kun siaj ĉevaloj kaj kameloj je klientoj, al kiuj ili povas proponi neforgeseblan ekskurson tra ilia rozkolora urbo.

Ni venos en la areon piede (eventuale surĉevale aŭ surkamele) tra tektona breĉo nomata "Siq". Tiu ĉi pado estas longa ĉirkaŭ unu kilometro, en kelkaj lokoj ni havos super ni rokklifojn superantaj 100 metroj. En ties fino la breĉo mallarĝiĝos je kelke da metroj, por ke subite aperu antaŭ ni "Trezorejo" - El Khazneh, "templo" hakita en la rokon. Ĝi apartenas al la plej fortaj spertoj de la tuta vizito en Petra.

El Khazneh apartenas inter la plej elegantajn antikvajn memorigaĵojn, hakitaj en la rokon, havanta altecon pli ol 40 metroj kaj larĝecon 30 metroj. Kvankam tiu ĉi laboraĵo impresas kiel grandega konstruaĵo, en la fakto temas pri multe plastika reliefo ol pri la konstruaĵo.

Malantaŭ "Trezorejo" troviĝas spaco, kie vizitanto povas ekvidi centojn da konstruaĵoj, templojn, reĝkriptojn, pli grandajn aŭ malpli grandajn domojn, sepultkameraojn, kanalojn transportantaj akvon en la urbon, akvorezervujojn, banlokojn, volbpordegojn, pavimitajn ŝoseojn. Inter signifaj memorigaĵoj apartenas ankaŭ romia teatro por 3 mil da vizitantoj. Ĉio ĉi estas aŭ hakita aŭ konstruita el kolora sabloŝtono.

Sed Petra ne estas nur loko, kie estas troveblaj spuroj de nabatea civilizo. Proksimume post 15 minutoj de aŭtoveturado ni povas veni ĝis Beidho kaj Bastet, kie estas 8 000 jarojn malnovaj elfosaĵoj de vilaĝoj el ŝtonepoko. Eblas viziti krom tio ankaŭ ruinojn de vilaĝoj de bibliaj edomitoj, anoj de la antikva regno Edomo, kutime kalkulataj inter la antikvaj hebreoj, aŭ promeni tra restaĵoj de romia fortikaĵo en Udruho.

Esperanto-kulturo

Pri la vojaĝo al Petra rakontas en sia libro «Esperanto kaj vivo» fama soveta, rusia esperantisto Vladimir Samodaj.[1]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Petra + Petra // Vladimir Samodaj. Esperanto kaj vivo. Moskvo, 2010. p. 243-246. ISBN 978-5-7161-0212-5
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9