Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Pardonpetoj de la papo

La pardonpetoj de la papo, latine la Mea culpa papae”, pro la pekoj de la Eklezio laŭ la dudek jarcentoj, estis eldiritaj en baziliko Sankta Petro (Romo) la 12-an de marto 2000. Pri tiu ago de Johano Paŭlo la 2-a, oni nun povas legi la antaŭpreparon kaj diskutan disvolviĝon en la Aktoj de la simpozio kunvokiĝinta en Vatikano en la oktobro 1998, publikigitaj de la Vatikana Biblioteko en la serio “Studi e testi” (Studoj kaj tekstoj).

La graveco kaj seriozeco de la iniciato estas reasertataj de la papo en letero al la kardinalo Roger Etchegaray - kiu de la peticio pri pardonpetoj estis la reĝisoro – kie estas ankaŭ substrekata “la intenco de vera pento” kun kiu Johano Paŭlo la 2-a volis ke la problemo estu studata en la simpozio kaj akompanata de la tuta katolika eklezio. Jen la specifaj pardonpetoj laŭ la sep demandoj proponitaj de la papo mem:

1) Ĝenerala pardonpeto pro la pekoj de filoj de la Eklezio

2) Pro la kulpo en la sevo de la vero

3) Pro la disiĝoj en la Eklezio

4) Pro la kulpoj kontraŭ la hebrearo

5) Pro la kulpoj kontraŭ la amo, la paco, la rajtoj de la popoloj, la respekto pri la kulturoj kaj religioj

6) Pro la pekoj kiuj fendis la dignecon de la virino kaj la unuecon de la homaro

7) Pro la pekoj rilate la fundamentajn rajtojn de la persono

La motivaĵo de tiuj pardonpetoj – konsente legita de la kardinalo Ratzinger, tiam prefekto de la Kongregacio por la Doktrino de la kredo, kiu posteule heredis la antaŭan “Sankta Romana Inkvizicio”/n – estas esprimata en la publika papa preĝo: “Sinjoro, Dio de ĉiuj homoj, en certaj epokoj de la historio, kristanoj foje konsentis al metodoj de maltolero kaj ne sekvis la grandan ordonon de la amo, malbeligante tiel la vizaĝon de la Eklezio via Edzino. Kompatu viajn filojn kaj akceptu nian volon engaĝiĝi antaŭenpuŝi la veron en dolĉeco de la amo, konsciaj ke la vero komunikiĝas per la forto de la vero mem”.

Okazis ke, inter la miroj kaj admiroj, kelkaj rimarkigis ke en la perdonpetoj ne estas menciata la “Inkvizicio”, fama pro akuzoj pri la kulpoj menciataj de la papaj pardonpetoj; sed tiu Instituto estas eksplicite nomata ĝuste en la supre menciita letero sendita la kardinalo Etchegaray.

En la supremenciita 786-paĝa publikigaĵo estas integre enlibrigitaj la eseoj de 29 studuloj. Inter la kvindeko da invititoj iuj sendis sian memoraĵon. Unu el ili, B. Neveu de Ecole Pratique des Hautes Etudes en Parizo, elstarigis: “ekzistas inkvizicia herezo”.

Tiujn “mea culpa” (Pardonpetojn) la papo ripetis tie kaj tie, ekzemple en Gorée (Senegalo)[1]

Eksteraj ligiloj

Inquisizione: finalmente svelate le menzogne dei laici Arkivigite je 2010-07-06 per la retarkivo Wayback Machine itale

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9