OttoOtto (kelkfoje esperantigita kiel Oto por eviti duoblajn konsonantojn) estas ĝermana vira persona nomo kaj ankaŭ familia nomo. SignifoEn malnovaltgermana lingvo ot "posedaĵo, heredaĵo". Origine "Otto" estis nur mallonga formo de diversaj nomoj kun komenco "Ot-" (Otmar, Otfried, Otbert, ...), poste ĝi fariĝis memstara nomo. VariaĵojViraj: Udo, Odo, Otello, Othello, Otfrid, Otfried, Ottfried (tie aldoniĝas hindeŭropa silabo -frid en signifo "paco, paca"), Othmar, Ottmar (tie aldoniĝas hindeŭropa silabo -mēri en signifo "fama, fabela"), Othon, Odón, Oddone kaj la franca variaĵo Eudes, foje esperantigata al la formo Eŭdo Virinaj: Ottilie, Ottilia, Otilia, Odilia, Odile, Uta La nomo Ulriko, pli antikve Ulriĥo kaj Udalriko, kaj ĝiaj variaĵoj havas la saman radikon: nomdonoj precipe inspiriĝis per la kristana sanktulo Udalriko de Aŭgsburgo. En ĝi post la unua parto aldoniĝas dua hindeŭropa silabo -riĥo, kiu parencas al la esperanta vorto riĉo kaj signifas ĝuste tion. La nomo de la dinastio Ottonen (en Esperanto eble "Ottidoj" aŭ "Otto-idoj") devenas el ties unua imperiestro, Otto la 1-a, "la Granda". Ne parenca estas la nomo Ödön, kiu estas la hungara formo de Edmundo. Nomtago30-a de junio (Otto von Bamberg, kristane sanktigita) Konataj nomportantojRegnestroj
Ekleziuloj
Antaŭnomo
EsperantistojFamilia nomoSimilaj viraj nomoj
Similaj virinaj nomoj
Disvastigo en GermanlingvioDe la fino de la 19-a jarcento ĝis meze de la 1910-aj jaroj, la nomo Otto en Germanlingvio estis unu el la dek plej popularaj knaboj antaŭnomoj. Tiam ĝia populareco iom post iom malkreskis, eĉ signife ekde la 1940-aj jaroj. Ĝi apenaŭ estas donita ekde la fino de la 1950-aj jaroj.[1] CeteraĵojAmbaŭ vortoj "Otto" kaj "Oto" estas palindromoj. Referencoj |