Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Oto

Pri la aliaj signifoj de OTO rigardu en OTO.


Oto
Persona informo
Marcus Salvius Otho
Naskiĝo 28-an de aprilo 2032 (2032-04-28)
en Ferentium, Roma regno
Morto 16-an de aprilo 2069 (2069-04-16) (36-jaraĝa)
en Brixellum
Mortis pro Perforta sinmortigo Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ĝismorta sangoperdo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Brixellum Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Romia religio vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Salvii Othones vd
Patro Lucius Oto Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Albia Terentia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Lucio Salvio Ticiano kaj Salvia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Popea Sabina Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Crispina (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo Romia politikisto
ancient Roman military personnel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Oto, latine: Marcus Salvius Otho, naskiĝis jare 32 mortis jare 69 estis romia imperiestro jare 69, de la 15-a de januaro al la 16-a de aprilo.

Monero de Oto
Antaŭe:SinsekvoPoste:
Galbo (68)Romiaj imperiestrojVitelio ( 69)

Oto devenis de antikva aristokrata etruska familio kaj naskiĝis en Ferentinum (nun nomata Ferento) apud Viterbo en Italio. Inter liaj prauloj estis etruskaj princoj. Lia patroflanka avo estis Marcus Salvius Oto, kies gepatroj estis Romia kavaliro kaj virino de malalta rango (eble eks-sklavino) kaj kiu infanis inter la domanaro de Livia Aŭgusta, edzino de Aŭgusto Cezaro. Pro la influo de Livia, la avo de Oto iĝis senatano kaj atingis la rangon pretoro. La patro de Oto estis Lucius Oto.

Oto estis inter la ekstravagancaj amikoj de Nerono ĝis la jaro 58 kiam, urĝata de sia bela edzino Popea Sabina, li konatigis ŝin kun Nerono. Ŝi iĝis la amorantino de Nerono, eksediĝis de Oto, kaj persvadis la imperiestron forsendi lin al la provinco Luzitanio, kie Oto restis ĉ. dek jarojn. Li regis la provincon kun modereco tiuepoke rara. Kiam Galbo, provincestro de la najbora Hispania Tarraconensis, ribelis kontraŭ Nerono, Oto akompanis lin al Romo. Galbo estis maljuna kaj mankis al li infanoj: kuraĝigata de la prognozoj de astrologoj, Oto esperis sukcedi lin, kaj eniris sektretan akordon kun Titus Vinius, favorato de Galbo, promesante edziĝi kun ties filino. Tamen en januaro 69 Galbo formale adoptis Lucius Calpurnius Piso Licinianus. Pro antaŭaj ekstravagancoj Oto mem suferis grandegajn financojn problemojn, sed li trovis sufiĉe da mono por aĉeti la subtenon de dudek-tri anoj de la pretora gvardio. La 15-an de januaro Oto, prezentinte siajn kutimajn respektojn al Galbo, kaj sin senkulpigis, dirante ke li havis urĝajn privatajn aferojn. Li rapidis al siaj komplicoj, kiuj eskortis lin al la barakejo de la pretora gvardio, kie oni deklaris lin imperiestro. Kun gvardistoj li revenis al la Forumo de Romo, kie la kohorto gvardanta Oton forlasis lin kaj Galba estis mortigita per la gvardianoj, mallonge post tio ankaŭ Vinius kaj Piso. La senatanoj agnoskis Oton imperiestro. Helpis Oton ke la pretora gvardio malkontentis pro ke ili neniam ricevis mondonojn de Galbo pro sia subteno de lia ribelo kontraŭ Nerono.

Oto restaŭris la statuojn de Nerono kaj remetis ties funkciulojn en iliajn antaŭajn postenojn. Li promesis juste regi la imperion, kaj plaĉis al la senato ke li milde traktis Marius Celsus, amiko de Galbo kaj nomumata estonta konsulo. Tamen kiam li legis la paperojn de Galbo, Oto lernis ke Vitelio, kiu komandis legiojn en Ĝermanio, konkrete en la parto ĉirkaŭ la romia urbo Kolonjo kiu du jardekojn poste iĝos la romia provinco Germania inferior, jam komencis gravan ribelon kaj estis survoje kun armeo al Italio. Oto devis fari preparojn por milito. Li esperis malebligi la eniron de Vitelio en Italion, sed tro malfruis. Apud la rivero Pado okazis la decida batalo, per kiu Oto malvenkis. Oto, per digna parolado, adiaŭis siajn armeon, dirante, laŭ la historiisto Dio Cassius (Dio Kasio), "Pli justas ke unu pereas por ĉiuj, ol multaj por unu". Li enlitiĝis kaj la venontan matenon ponardis al si la koron. Kelkaj liaj soldatoj ankaŭ sin mortigis.

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9