Orfeo Angelucci

Orfeo Angelucci
Persona informo
Naskiĝo 25-an de junio 1912 (1912-06-25)
en Trenton
Morto 24-an de julio 1993 (1993-07-24) (81-jaraĝa)
en Kalifornio
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo nifologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Nifaĵo fotita de vikipediisto P199, "Moonbeam UFO"

Orfeo ANGELUCCI (Orville Angelucci) (1912 - 1993) estis inter la pli nekutimaj kontaktuloj kiuj je la meze de la 1950-jardeko pretendis kontakti eksterteranojn. Angelucci asertis ke dum la plej granda parto de sia vivo, li suferadis pro malbona sanstato kaj nervozeco. En 1948 li translokiĝis al Trenton (ŝtato Nov-Ĵerzejo) al Kalifornio. Tie li trovis postenon en ĉenstablejo de Lockheed, en urbo Burbank. Tie ankaŭ iam laboris alia kontaktulo, George Van Tassel.

En siaj libroj, Angelucci mencias ke fulmotondrado teruris lin; pro neofteco de fulmotondroj, Kalifornio iĝis alloga loko por li. En 1952 Angelucci verkis pseŭdosciencan libron The Nature of Infinite Entities (La Naturo de Infinitaj Entoj). Ĝi baziĝas sur "esplorado" antaŭe farita en Trenton, kie li lanĉis gigantajn amasojn da veterbalonoj.

El la kovrilpaĝo de "The Secret of the Saucers".
Enhavtabelo (ĉapitroj) de "The Secret of the Saucers".

Somerkomence de 1952, laŭ lia libro The Secret of the Saucers (La Sekreto de la Teleroj) (1955), li ekrenkontadis flugantajn telerojn kaj ĝiajn homaspektajn pilotojn dum sia veturado el la ĉenstablejo. Tiuj ĉi kosmuloj estis superhome belaj, ofte travideblaj kaj tre religiemaj kaj priskribis komunismon kiel la "fundamenta malamiko de la Tero" (pĝ. 46). Poste ili prenis Angelucci-n je senstaba fluganta telero Terorbiten; tie li vidis patrinkosmoŝipon drivantan preter holdoluko. Li ankaŭ priskribis travivadon de tempomanka epizodo, poste memorante ke li spertis vivadon dum semajno en korpo de "kosmofrato" Neptuno en pluevoluata socio en "plejgranda asteroido", postrestaĵo de detruita planedo, dum lia korpo vagadis ŝvebanta ĉirkaŭ flugmaŝina fabriko.

En lia posta libro The Son of the Sun (Filo de la Suno), Angelucci verkis rakonton kiun, laŭdire, rakontis al li kuracisto kiu nomis sin Adam kaj kies travivado similis al tiu de Angelucci. Li ankaŭ eldonis kelkajn broŝujojn temante pri kosmofrateco kiel Million Year Prophecy (Milionjara Profesio) (1959), Concrete Evidence (Konkreta Evidento) (1959) kaj Again We Exist (Ni Denove Ekzistas) (1960).

En lia verko pri flugantaj teleroj kiel arketipoj, Jung priskribas Angelucci-n kiel naivan usonanizitan italon. "Aperante en la ĉielo, la nifvizio sekvas la malnovan regulon. La fantazioj de Orfeo okazas en evidente ĉiela loko kaj liaj kosmaj amikoj havas stelajn nomojn. Se ili ne estas antikvaj dioj kaj herooj, ili estas almenaŭ anĝeloj. La aŭtoro verŝajne meritas lian nomon … li figuras sin kiel novan Orfeon die nomumita por inici nin en la nifmisteron. … la libro de Orfeo estas esence naiva produktado kiu precize pro tiu kialo konigas plejklare la subkonscian fonon de la nifaperaĵo, do kvazaŭ donaco por psikologo."

Referencoj

Literaturo

Vidu ankaŭ

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.