Orfeo
Orfeo estas kantisto kaj poeto el la greka mitologio. Lia greka nomo “Όρφεύς” ne havas precizan etimologion. Iuj opinias, ke lia nomo devenas de “όρφνός”, [orfnos] , “obskura”, “όρφνη” [órfne], “obskureco”, eble pro tio ke la trakia poeto malsupreniris la malluman Hadeson serĉe de sia amatino Eŭridico; aliaj, kiel Eduard Schurè, opinias ke lia nomo devenas el enantioza fenica termino Arfa, konstituita de aor, "lumo" kaj rophae, "kuraco", signifante tiu kiu kuracas pere de lumo. Laŭ Francisko Azorín Orfeo estas Greka, legenda filo de Apolo, kiu elpensis la liron k. per la muziko mildigis la bestojn; ikonografie estas reprezentita per junulo ludante liron k. ofte ĉirkaŭita de bestoj.[1] Li indikas etimologion el la greka Orpheus (Ĥor-feo), kaj de tie la latina Orpheus.[2] La legendoLa legendo diras ke Orfeo naskiĝis en Trakio kaj estis filo de Kaliopo la plej grava el la naŭ Muzoj kaj la reĝo Eagro. Aliaj diras ke li estis filo de Apolono. Li estis poeto, muzikisto kaj kantisto, ludis liron kaj citron kun tro da ĉarmo ke li ravis homojn kaj bestojn eĉ la arboj klinis siajn frondojn por aŭdi lin. Orfeo estis edukisto de homoj kaj kondukis la trakojn de la sovaĝeco al civilizo. Inicite en la misteroj li plenumis siajn religi-filozofiajn instruojn kaj vojaĝis tra la mondo. Revenante de Egiptio li disvastigis en Helaso la ideon de elaĉeto de eraroj kaj krimoj, la kulton de Dionizo kaj la misterojn de orfeismo. La poeto partoprenis la faman ekspedicion de la argonaŭtoj. Dum la vojaĝo li pacigis la ondojn pere de sia muziko kaj, per ĝi, li sukcesis eĉ nuligi la hipnotan efikon de la sirenaj kantoj kaj savi la ŝipon. Kiam li revenis de la ekspedicio li edziĝis kun la nimfo Eŭridico kiun li profunde amis eĉ konsiderante ŝin sian ĝemelan animon. Sed li ne estis feliĉa, ĉar lia amatino mortis pro serpentpiko kiam ŝi forfuĝis de Aristeo, la albelbredisto kiu provis seksatenci ŝin. La esoteristo kaj verkisto Edouard Shurè rakontas ke Eŭridica estis delogita kaj venenmortita de Aglaonica la sacerdotino de Hekato. Profunde malĝoja kaj afliktiĝinta pro la perdo de la edzino la granda trakia poeto decidis malsupreniri al la malluma Hadeso por rehavigi ŝin. Pere de sia citro kaj belsona voĉo Orfeo ravis la subteran mondon, eĉ la rado de Eksiono ĉesis turniĝi, la roko de Sizifo ĉesi retroruliĝi, Tantalo forgesis sian malsaton kaj soifon kaj la Danaidinoj ripozis de ilia senfina laboro plenigadi senfundan barelon. Kortuŝita de tre granda amfervoro Plutono kaj Persefono konsentis liberigi al li la edzinon. Sed la inferaj gedioj proponis al li tre malfacilan kodiĉon, ke li iru antaŭen kaj la edzino malantaŭe de li kaj dum la tuta piedirado, ĝis la eksteraj pordoj de la infero, li ne retrorigardu eĉ se io okazus malantaŭe. Li akceptis la tre malfacilan kondiĉon, sed kiam li estis preskaŭ atinganta la lumon, grandega dubo trafis lin: ĉu ŝi vere estas malantaŭ li, se okazas la malon? se Plutono trompis lin? Kun la menso bolanta de dubo kaj la koro plena de sopiro, li retronrigardis. Turniĝinte li vidis sian amatinon kvazaŭ vaporiĝantan kaj malaperantan en la ombro, mortantan je la dua fojo. Orfeo provis reveni al la infero, sed la pramisto Karono ne permesis. Priplorante la duan perdon la trakia poeto, fidela al sia amo kaj ne povante forgesi la edzinon, komencis malŝati ĉiujn virinojn de Trakio. Sentante sin malestimataj kaj malrespektataj de la fideleco de Orfeo al la edzina memoro, la Menadoj, furiozaj, disŝiris kaj senkapigis la poeton. La kapo de Orfeo falis en la maro kaj flosis ĝis la insulo Lesbo kie la enloĝantoj starigis tombon omaĝe al la muzikisto. Oni diris ke tie ĉe la tombo ofte aŭdiĝis liran sonon. Orfeo estis alkondukita al Elizeo kie li amuzis la feliĉajn animojn pere sia muziko. La dioj transformis lian liron en konstelacion. La orfea kulto influis la tutajn kaj filozofion kaj religion de Helenio, inkluzive Kristanismon. Pitagoro kaj Platono trinkis de tiu mistika fonto, la unua alkonformis sian tutan filozofion al orfeismo, Platono konfirmis la orfeisman dualecon en la homa naturo. Interpretoj de la mito
La legendo en literaturoLa legendon de Orfeo rakontis la klasikaj aŭtoroj
Kelkaj de la multaj aliaj verkoj
La historio de Orfeo kaj Eŭridico estas intrigo de kelkaj operoj, inter kiuj Euridice (1600), de Jacopo Peri, La favola d'Orfeo (1609) de Claudio Monteverdi kaj Orfeo ed Euridice (1762) de Christoph Willibald Gluck. Orfeu Negro [eo: Nigra Orfeo] estas filmo el la jaro 1959, kiu translokas la antikvan miton pri Orfeo kaj Eŭridico en la estantecon de la karnavalo de Rio-de-Ĵanejro. Notoj
Vidu ankaŭ |